![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Ra80-HDD-b.jpg/640px-Ra80-HDD-b.jpg&w=640&q=50)
Kleopatra la 6-a
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kleopatra la 6-a Tryphaena (aŭ 5-a)[1]) aŭ Trifena (La Belega) estis reĝino de Egiptio. Ŝi naskiĝis inter -100 kaj -95. Laŭ fontoj, ŝi estus la filino aŭ de Ptolemeo la 9-a Soter la 2-a kaj de la reĝino Kleopatra la 4-a, aŭ de Ptolemeo la 10-a Aleksandro la 1-a kaj de la reĝino Berenica la 3-a Kleopatra Filopator. Tiu lasta hipotezo estas nun akceptita de plej multaj fakuloj.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Antikva Egiptio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kleopatra (regantoj). |
Kleopatra la 6-a | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Κλεοπάτρα Τρύφαινα | ||
Morto | ||
Ŝtataneco | Antikva Egiptio ![]() | |
Familio | ||
Dinastio | ptolemea dinastio vd | |
Profesio | ||
Okupo | reĝino ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝia naskiĝdato estas necerta, ĝi baziĝas sur la konvinko, ke ŝi estis la patrino de ĉiuj infanoj de Ptolemeo la 12-a. La plej aĝa, Berenica la 4-a, estis naskita inter -79 kaj -75 (ofte troveblas -76), fakto kio malmulte verŝajnigas, ke Kleopatra la 6-a estu naskiĝinta multe post la duono de la jardeko de -90. La plej juna infano, Ptolemeo la 14-a, estas naskiĝinta en -60/-59, do malmulte verŝajnas, ke Kleopatra la 6-a estu naskiĝinta multe antaŭ -100. La intervalo -100/-95 ŝajnas la plej verŝajna.
Ŝi edziniĝis la 17-an de januaro -79, al Ptolemeo la 12-a Filopator la 2-a Filadelfo (-80/-58 kaj -55/-51). Ŝi estis kunreganto kun li ĝis kiam ŝi estis eksigita de sia edzo, kiu forprenis de ŝi la kunregecon inter la 8-a de aŭgusto kaj la 1-a de novembro -69.
Komence de-58, la romianoj konkeris Kipron, kie reĝis Ptolemeo Eŭpator de Kipro, la frato de Ptolemeo la 12-a. La manko de reago de Ptolemeo la 12-a estigis nekontentecon de la loĝantaro de Aleksandrio, kiu ribelis. Ĝi surtronigis, en junio -58, lian filinon Berenica la 4-a Kleopatra Epifana kun ties edzo Arkelaŭso kaj Kleopatra la 5-a. Kleopatra la 5-a kunregis kun Berenica la 4-a nur dum unu jaro de junio -58 ĝis sia morto en la 1-a de septembro -57.