![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/Quechua_%2528subgrupos%2529.svg/langeo-640px-Quechua_%2528subgrupos%2529.svg.png&w=640&q=50)
Kiĉua lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kiĉua lingvo (kelkfoje alilingve ankaŭ Quichua[1] aŭ Kichwa, en la kiĉua mem nomata Runashimi ("homa vorto"), en la suda kiĉua Runasimi), estas la plej granda indiĝena lingvo de Ekvadoro. Kiĉua signifas 'valo' kaj rilatas al la variantoj de la keĉua lingvaro same kiel al iliaj parolantoj en Argentino, Bolivio, Ĉilio, Ekvadoro, Kolombio kaj en la nordo kaj oriento (Amazonio) de Peruo.
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri sudamerika lingvo kun ca 450'000 parolantoj. Por pli vasta lingvaro kun ca 9'000'000 parolantoj rigardu la paĝon Keĉua lingvaro. |
Kiĉua ankaŭ ne inkluzivas iujn aliajn keĉuajn variantojn, en kiuj kiĉua estas uzata kiel mem-nomado (ekzemple Cajamarca-Quechua, Wanka-Quechua).
Kiĉua havas nuntempe norman skriban formon, kaj estas instruata en multaj kamparaj lernejoj, sed ĝi ankoraŭ havas malaltan prestiĝon kaj iom post iom perdas terenon al la hispana. Taksoj pri la parolantaro varias inter 500 mil kaj 1 miliono da parolantoj. Tipaj trajtoj de la kiĉua estas ke multaj vortoj estas sufiĉe longaj, ĉar verboj havas multajn partiklojn alkroĉitaj al ili: yaku-naya-chi-wa-rka [akvo-volas-kaŭzi-mi-pasintecon] 'ĝi igis min deziri akvon'.
Ekzistas multaj rakontoj kaj kantoj en la kiĉua, same kiel multaj muzikgrupoj kiuj prezentaj kantojn en la kiĉua kaj la hispana, inkluzive de repgrupoj kiel ekzemple Mafia Andina e Inmortal Cultura kaj Soberanos SBRNS.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/Quechua_%28subgrupos%29.svg/320px-Quechua_%28subgrupos%29.svg.png)