Keĉua lingvaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La keĉua (keĉue qhichwa aŭ runa simi, hispane quechua) estas familio de lingvoj parolataj en Sudameriko, precipe en Peruo, Ekvadoro kaj Bolivio. La vorto keĉua ofte aludas iun el la pluraj lingvoj de la keĉua familio. La plej konata formo de keĉua estas de Kusko, Peruo. Kun pli ol 11 milionoj da parolantoj, la keĉua havas pli grandan parolantaron ol ĉiu alia indiana lingvo. Ĝi verŝajne, sed ne certe, estas parenco de la ajmara, kiu ankaŭ parolatas en Bolivio kaj Peruo.
Ĉi tiu artikolo temas pri sudamerika lingvaro kun ca 9'000'000 parolantoj. Por pli limigita lingvo kun ca 450'000 parolantoj rigardu la paĝon Kiĉua lingvo. |
Keĉua (runa/qhichwa simi) | |
lingva familio • lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
indiĝena lingvo de Ameriko • Quechuan | |
Parolata en | Peruo, Ekvadoro, Bolivio, Kolombio, Arĝentino, Ĉilio |
Parolantoj | 8 900 000 |
Denaskaj parolantoj | 9,6 milionoj |
Skribo | latina depost la venko fare de la hispanoj |
Lingvistika klasifiko | |
Ando-ekvatora lingvaro | |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | La Akademio de la Keĉua Lingvo - http://www.unsaac.edu.pe/runasimi/ |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | qu |
ISO 639-2 | que |
ISO 639-3 | que |
Glottolog | quec1387 |
Angla nomo | Quechua |
Franca nomo | quechua |
Specimeno | |
---|---|
La Patro Nia
Yayayku hanaq pachapi kaq, |
La klasika keĉua lingvo venas de la popolo keĉua, kiu estis parto de la Inkaa Imperio.
origino: Andoj
fonto de la vortoj: gaŭĉo, inkao, kajmano, kinino, kokaino, k.a.