Kirgiziaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala kirgizia teamo partoprenas la olimpikojn.

Thumb

Rapidaj faktoj en la Olimpikoj, IOK-kodo ...
Kirgizio en la Olimpikoj
Thumb
Flago de Kirgizio
IOK-kodo  KGZ
NOK Kirgiza Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.kg (kirgize)
Olimpikoj en
Medaloj
Rango: #111
oro
0
arĝento
5
bronzo
8
sumo
13
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
Fermi

La Kirgiza Olimpika Komitato aŭ formale la Nacia Olimpika Komitato de la Kirgiza Respubliko (kirgize Кыргызстан улуттук олимпиада комитети, plene Кыргыз Республикасынын Улуттук олимпиадалык комитетти) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1991 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj

maldekstra

1996

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 33 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Сергей Ашихмин (Sergej Aŝiĥmin). Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

2000

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 48 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Раатбек Санатбаев (Raatbek Sanatbajev).

La teamo atingis bronzan medalon kaj fine havis la 71-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

maldekstra

2004

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 29 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Митал Шарипов (Mital Ŝaripov). Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

Thumb
la kirgiza teamo eniras en la somera Olimpiko 2012

2008

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 21 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Талант Жанагулов (Talant Ĵanagulov).

La teamo atingis arĝentaj kaj 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 64-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

maldekstra

2012

Thumb
la boksisto Erkin Uulu jen sen granda flago en la Olimpiko 2016

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 14 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Чынгыз Мамедов (Ĉingiz Mamedov). Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

2016

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 19 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Эркин Адылбек уулу (Erkin Adilbek Uulu). Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

2020

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 17 kirgiziaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Каныкей Кубанычбекова (Kanikej Kubaniĉbekova) kaj Денис Петрашов (Denis Petraŝov).

La teamo atingis 2 arĝentajn kaj bronzan medalojn kaj fine havis la 70-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

maldekstra

2024

En la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo konkuris 16 atletoj:

La teamo atingis 2 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 68-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj

En Vintraj Olimpikoj la kirgizia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

maldekstra

1994

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 1 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Евгения Роппель (Jevgenija Roppel).

1998

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 1 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Александр Тропников (Aleksandr Tropnikov).

Thumb
la kirgizia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

maldekstra

2002

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 2 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Дмитрий Чвыков (Dmitrij Cvikov).

maldekstra

2006

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 1 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Иван Борисов (Ivan Borisov).

maldekstra

2010

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 2 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Дмитрий Трелевский (Dmitrij Trelevskij).

maldekstra

2014

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 1 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Дмитрий Трелевский.

maldekstra

2018

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 2 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Тариэл Жаркымбеков (Tariel Ĵarkimbajev).

maldekstra

2022

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 1 kirgiziaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Максим Гордеев (Maksim Gordejev).

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.