From Wikipedia, the free encyclopedia
La filmindustrio aŭ kinindustrio konsistas el la teknologiaj kaj komercaj rimedoj de filmofarado, t.e., filmoproduktorado, filmo-studioj, kinematografio, animacio, filmoproduktado, scenarverkado, antaŭ-produktado, postproduktado, kinfestivaloj, distribuado; kaj aktoroj, kino-reĝisoroj kaj alia filmteama laboristaro.
Kvankam la elspezo implikita en farado de filmoj preskaŭ tuj igis filmoproduktadon koncentriĝi sub la eltenado de produktor-entreprenoj, progresoj en alirebla filmofarada ekipaĵo, kaj vastiĝo de ŝancoj akiri investitan kapitalon de ekster la kinindustrio mem, permesis la evoluon de sendependa kinproduktado. Holivudo estas la plej malnova filmindustrio de la mondo[1] kaj la plej granda laŭ biletvendado kaj nombro da ekranoj. Laŭ spektantaro Bolivudo estas plej rigardata nome de 3.2 mil milionoj da spektantoj plejparte en Azio, komparite kun Holivudo kiu havas nur 2.6 mil milionojn da spektantoj[2] kaj produktas 1,986 longajn filmojn ĉiujare.[3]
La iluzioj aŭ vidotrukoj uzitaj en kino, televido, teatro, videoludoj, kaj similaj industrioj simulilaj de imagitaj okazaĵoj en rakonto aŭ virtuala mondo estas tradicie nomitaj specialaj efektoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.