korea spica legomplado From Wikipedia, the free encyclopedia
Kimĉio[1] (koree: 김치, Gimchi) estas korea fermentigita vegetaĵa plado, kiu kutime baziĝas sur la brasiko.
Kimĉio | |
Korea alfabeto | 김치 |
Norma transskribo (ekde 2000) | Gimchi |
McCune-Reischauer (1984-2000) | Kimch'i |
Esperanta transskribo | Kimĉi |
Pekina brasiko, rafano, ajlo, kapsiko, papriko, poreo, fermentita salikoko, zingibro, salo, kaj sukero estas kutimaj ingrediencoj. Estas variantoj, inkluzive de kaktugio, bazita sur rafano, kaj kiu ne enhavas brasikon, kaj oisobagio, kimĉio kun farĉita kukumo. Kaetnipo, aŭ sezamfolia kimĉio, havas tavolojn da sezamfolioj, marinitaj en sojsaŭco, piproj, ajlo, verdaj cepoj, kaj aliaj spicoj.
Laktobaciloj estas tre implikitaj en la fermentiĝo de kimĉio, kio rezultigas pli altan enhavon da laktoacido ol en jogurto.
Oni diras, ke la vorto gimchi antaŭe prononciĝis koree chim-chae (kore-alfabete: 침채; ĉin-skribe: 沈菜), kiu signifas "trempiĝita vegetaĵo".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.