vulkano en Ekvadoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Kilotoa aŭ hispane Quilotoa) estas akvoplena kaldero kaj la plej okcidenta vulkano en la Ekvadoraj Andoj. La 3 km larĝa kaldero estis formita de la falo de tiu eldacita vulkano sekve al katastrofa vulkana erupcio-6 antaŭ ĉirkaŭ 800 jaroj, kiu produktis piroklastajn fluaĵojn kaj laharojn kiuj atingis ĝis la Pacifika Oceano, kaj etendis aerportitajn kuŝejojn de vulkana cindro tra la tutaj nordaj Andoj.[1] Tiu lasta erupcio sekvis dormoperiodon de 14,000 jaroj kaj estas konata kiel la Plinia erupcio de 1280.[2] La kvara (el sep) erupcia fazo estis freatomagma, indikante ke kraterlago ekzistis jam tiutempe.[3] Tiu kaldero ekde tiam akumulis 250 m profundan kraterlagon, kiu havas verdecan koloron kiel rezulto de dissolvitaj mineraloj. Troviĝas fumaroloj en la lagogrundo kaj varmaj fontoj en la orienta flanko de la vulkano.[1]
Kilotoa | |||
---|---|---|---|
vulkano | |||
Alteco |
3 800 m | ||
Geografia situo | 0° 52′ S, 78° 54′ U (mapo)-0.86119444444444-78.897286111111 | ||
| |||
Kilotoa estas turisma loko de kreskanta populareco. La vojo al la "montopinto" (nome la urbeto Quilotoa) estas ĝenerale veturata per dungitaj kamionoj aŭ busoj el urbo Zumbahua 17 km sude, aŭ plej ofte per buso el Latacunga. Estas multaj simplaj hoteloj en la tuja areo proponante servojn kiaj mulojn kaj gvidistojn. Aktiveco povas esti kvar al kvin hora marŝado ĉirkaŭ la kaldero (kies diametro estas ĝuste ĉirkaŭ 3 km). La kaldera bordo estas tre malregula kaj atingas sian maksimumajn altaĵojn (3810 m norde, 3894 m nordokcidente kaj 3915 m sudoriente) je tri lafokupoloj. La 10 km pado estas sableca kaj dekliva en lokoj kaj povas iĝi tre malfacila, partikulare se estas nebulo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.