From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kempa martestudo (Lepidochelys kempii), estas la plej rara kaj la plej endanĝerigata specio de martestudo. Ĝi estas unu el du vivantaj specioj en la genro Lepidochelys (la alia estas L. olivacea, Esperante Oliveca martestudo), de la familio Cheloniidae.
Kempa martestudo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lepidochelys kempii | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lepidochelys kempii (Garman, 1880) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio de testudo estas nomita Kempa laŭ Richard Moore Kemp (1825-1908) de Key West kiu estis la unua kiu sendis specimenon al Samuel Garman en Harvard.[5]
Almenaŭ unu anglalingva fonto referencas al la Kempa martestudo kiel heartbreak turtle ("korkreva testudo"). En sia libro The Great Ridley Rescue, Pamela Philips asertis, ke tiu nomo estis stampita de fiŝkaptistoj kiuj atestis, ke tiuj testudoj mortas post kiam oni turnas ilin sur iliaj dorsoj. La fiŝkaptistoj diris, ke tiuj testudoj "mortis pro korkrevo".[6][7]
La Kempa martestudo estas la plej malgranda el ĉiuj martestudaj specioj, atingante maturecon kiam ĝi estas 58–70 cm karapaclongaj kaj pezas nur 36–45 kg.[8] Tipe en martestudoj, ĝi havas dorsventre ebenan korpon kun speciale adaptitaj naĝiloj kiel antaŭaj membroj kaj beko. La plenkreskuloj atingas maksimumon de 75 cm de karapaclongo kaj pezas maksimumon de 50 kg.[8]
Kempaj martestudoj nutras sin ĉefe per moluskoj, krustuloj, meduzoj, fiŝoj, algoj, kaj eĥinoj. La testudidoj nutras sin ĉefe per kraboj.[9]
La plejparto (95%) de la testudinoj revenas ĉiujare al unu 26-kilometra strando—Rancho Nuevo en la Meksika ŝtato Tamaulipas—por demeti ovojn. Aliaj demetas ovojn en Insulo Padre en Teksaso, kaj aliaj lokoj de la Meksika Golfo. La nesta sezono daŭras de aprilo ĝis aŭgusto. La testudoj pariĝas en la maro, post kio la gravedaj testudinoj alvenas po grupegoj de centoj aŭ miloj da nestontoj, kiuj nomiĝas hispane arribadas, laŭ signifo "alvenoj".[10][11] Ili estas la solaj martestudoj, kiuj nestas ĉefe tage.[12] Ili preferas lokojn, kie dunoj estas, aŭ dualoke arbomarĉojn. La testudinoj demetas du aŭ tri ovarojn en sezono je intervaloj de 10-20 tagoj. Ĉiu ovaro havas proksimume 110 ovojn kaj la kovado daŭras 45-70 tagojn. La sekso de la testudidoj determiniĝas laŭ la temperaturo de la areo dum kovado; pli varmaj temperaturoj rezultigas pli da testudinoj kaj malpli da virtestudoj.
La testudidoj kutimas vivi en flosantaj sargasaroj dum la unuaj jaroj.[13] Poste, ili okupas areon inter la nordokcidenta Atlantiko kaj la Meksika Golfo dum ili kreskas. Ili atingas seksan plenkreskon je la aĝo de 10-12 jaroj.[14]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.