scienca organizaĵo en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Kemia Societo (angle The American Chemical Society, akronime ACS) estas profesia asocio situanta en Usono kaj ĝia rolo estas provizi subtenon por scienca esplorado en la kampoj de kemio. La asocio estis fondita en 1876 en la Novjorka Universitato. La organizaĵo nuntempe havas pli ol 155,000 membrojn sur ĉiuj gradniveloj kaj en ĉiuj lokoj de kemio, kemia inĝenierado kaj kampoj ligitaj al kemio [1]. La asocio okazigas landajn kunvenojn dufoje jare. La sekcioj kovras ĉiujn areojn de kemio. Krome, multaj konferencoj estas okazigitaj en celataj lokoj. La publikigsekcio de la organizaĵo produktas kelkajn revuojn, inkluzive de la Journal of the American Chemical Society (daŭre eldonata ekde 1879). La ĉefa enspezfonto de la asocio venas de la servo de kemiaj abstraktaĵoj (Chemical Abstracts Service) kaj la publikaĵoj de la asocio. " Kemia kaj Inĝenieristiko-Novaĵoj " estas semajna novaĵrevuo eldonita de la asocio kaj sendita al ĉiuj ĝiaj membroj.
Kemia Societo de Usono | |||||
---|---|---|---|---|---|
scienca societo eldonejo de malfermita aliro erudicia societo akademia eldonejo | |||||
Komenco | 1876 vd | ||||
Geografia situo | 38° 54′ 19″ N, 77° 2′ 10″ U (mapo)38.905305555556-77.036055555556 | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Vaŝingtono | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Fondinto(j) | Charles Frederick Chandler vd | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | CAS (formerly Chemical Abstracts Service) (en) vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c) | ||||
La radikoj de la asocio estas en grupeto de 35 kemiistoj kiuj kunvenis la 6-an de aprilo 1876 en la konstruaĵo de la Novjorka Universitato. [2] Kvankam en tiu tempo ekzistis American Science Association ( la Usona Asocio por la Altniveligo de Scienco ), la evoluoj kiuj okazis en la kampo de kemio spronis tiujn kiuj kolektis sub la gvidado de profesoro Charles Chandler de la Kolumbia Lernejo de Minejoj por establi la Usona Kemia Societo. Chandler kredis ke la asocio "estos influa katalizilo por origina esplorado..., vekos kaj disvolvos kapablojn kiuj nun estas malŝparitaj pro manko de kunlaboro..., kreos proksiman rilaton inter la membroj de la asocio kaj certigos bonordan aprezon de la scienco de kemio inter la popolo." [3]
La organizaĵo unue establis teknikajn sekciojn en 1908 por kreskigi interŝanĝon de informoj inter sciencistoj laborantaj en specialaj kampoj de kemio aŭ profesiaj interesoj. La agadoj inkludas organizadon de teknikaj renkontiĝoj ĉe la renkontiĝoj de la asocio, publikigado de libroj kaj rimedoj, administrado de premioj kaj prelegoj kaj de aliaj okazaĵoj. La kvin originaj sekcioj estis:
Aktuale en 2020, ekzistas 32 teknikaj sekcioj: [4]
Lokaj kaj naciaj filioj estis aprobitaj en 1890 kaj estas sendependaj unuoj de la organizaĵo. La filioj elektas siajn proprajn direktorojn kaj elektas reprezentantojn al la nacia organizaĵo. La lokaj filioj ankaŭ disponigas profesiajn evoluŝancojn por membroj, organizas komunumajn atingokazaĵojn, ofertas premiojn kaj administras aliajn agadojn. La filio en Rod-Insulo estis la unua loka filio de la asocio kiu malfermiĝis en 1891. Aktuale en 2020, ekzistas 185 lokaj filioj de la organizaĵo en ĉiuj 50 ŝtatoj, inkluzive de Vaŝingtono kaj Porto-Riko.
Internaciaj filioj por la kemiaj sciencoj permesas al membroj de la organizaĵo kiu ĉeestas ekster Usono organizi loke por profesiaj kaj sciencaj interŝanĝoj. Aktuale en 2020, ekzistas 25 internaciaj filioj por kemiaj sciencoj:
La asocio financas la Usonan Nacian Kemian Olimpikon, konkurson per kiu kvarpersona teamo estis finfine elektita por reprezenti Usonon en la Internacia Kemio-Olimpiko. La eduka sekcio de la asocio en la kampo de kemio disponigas testojn por diversaj subfakoj de kemio. La du plej oftaj testoj estas bakalaŭraj nivelaj testoj por ĝenerala kemio kaj organika kemio.Ĉiu el la testoj enhavas 75 multelektajn demandojn. La tempo asignita por ĉiu testo estas 110 minutoj [5][6].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.