Kaŭkazaj miksaj arbaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kaŭkazaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La kaŭkazaj miksaj arbaroj estas parto de la tutmondaj 200-regiono kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj.
Rapidaj faktoj ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] ...
Kaŭkazaj miksaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 41° 45′ 0″ N, 44° 15′ 0″ O (mapo)41.7544.25 [+] | |||
Akvokolektejo | 170 405 km² (17 040 500 ha) [+] | |||
Areo | 170 405 km² (17 040 500 ha) [+] | |||
|
||||
Kaŭkazaj miksaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Caucasus mixed forests [+] | ||||
Fermi
La organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis la ekoregionon en la kaŭkazan biodiverseco-riĉaĵejon.