From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazana stacidomo (Kazanskij vokzal, ruse Казанский вокзал) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Kazanskaja".
Kazana stacidomo | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | Казанский вокзал | ||
Ensemblo de la stacidomo | |||
stacidomo • rekonilo | |||
Situo | |||
Lando | Rusio | ||
Geografia situo | 55° 46′ 25″ N, 37° 39′ 22″ O (mapo)55.77361111111137.656111111111 | ||
| |||
Ecoj | |||
Vendo de vojaĝbiletoj | jes | ||
Trakoj | 17 | ||
Kajoj | 9 | ||
Historio | |||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj | ||
Ligita transporto | Metroo:
Komsomolskaja | ||
Ĝi situas ĉe la Komsomolskaja placo (adreso:Komsomolskaja placo, domo 2). De tie estas elirejoj al ĉi tiu placo kaj al Novorjazanskaja strato.
El la stacio forveturadas trajnoj al Volgio, Urala regiono, Siberio, Norda Kaŭkazio, respublikoj de Mez-Azio.
Ĝi estas la plej sarĝita en Moskvo laŭ kvanto da pasaĝeroj.
La unua (malpli granda ol la nuna) konstruaĵo de Kazana stacidomo aperis en 1862-1864. La unua trajno forveturis ĝis Kolomna la 20-an de julio 1862.
La nuntempan stacidomon oni komencis konstrui en 1913 kaj finkonstruis en 1940 (arkitekto A.Ŝĉusev). En 1950-aj jaroj estis aldonita halo de apudurba trafiko, kunligita kun metrostacio "Komsomolskaja". Dum 1987-1997 la konstruaĵo estis renovigita.
Ĝis 1894 la stacidomo estis nomita Rjazana (Rjazanskij). Oni alinomigis ĝin oficiale al Kazana post kiam estis konstruita fervojo Moskvo - Kazano. Tamen fakte ĝi havis du uzatajn nomojn dum longa tempo.
Kazana stacidomo estas unu el arkitekturaj vidindaĵoj de Moskvo. En centra parto de la konstruaĵo estas alta multnivela turo, kiu fakte kopias la turon Sujumbiko en Kazana Kremlo; ĝin kronas figuro de drako Zilanti - simbolo de la urbo Kazano[1].
La konstruaĵo estas kunligita kun estinta klubo de fervojistoj, vaste konata en Sovetunio interalie pro la libro "Dek du seĝoj".
La stacidomo havas 17 trakojn kaj 9 pasaĝerajn kajojn. Super ili estas grandega kovrilo (ĝia areo estas pli ol 19000 m².). Krome, la stacidomo estas kunligita kun la metroo (stacio "Komsomolskaja"): elirejo supren el metroo estas en la stacidomo.
Konstanta trajna trafiko komenciĝis en 1862 (dekomence - ĝis Kolomna kaj Rjazan, poste laŭ aliaj itineroj).
De la stacio eszistas regula trafiko (long-distancaj inineroj) ĝis la jenaj lokoj:
Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Luberci, Ramenskoje, Ŝatura, Voskresensk, Kolomna, Jegorjevsk, Rjazan kaj aliaj (ĝis Ĉerusti kaj Rjazan-1).
Funkcias ankaŭ rapidaj elektrotrajnoj ĝis Kolomna ("Region-ekspres"[2]), Ramenskoje ("Sputnik") kaj Kurovskoje ("Sputnik").
|
En la ĉea klubo de fervojistoj, laŭ la libro, troviĝis la lasta seĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.