Katedralo de Königsberg
From Wikipedia, the free encyclopedia
La katedralo de Königsberg – germane Königsberger Dom, ruse Кёнигсбергский собор [Kjonigsbergskij sobor]) en la nuna urbo Kaliningrad estas historia konstruaĵo de la stilo de brika gotiko. Ĝi situis en la urboparto Kneiphof, unu el la tri originaj loĝlokoj ĉirkaŭ la mezepoka burgo de la Germana Ordeno en la historia urbo Königsberg, kiu en 1945 konkeriĝis fare de la Ruĝa Armeo, ĝis 1948 la ne mortintaj germanaj loĝantoj estis elpelitaj, la ruinoj de la historiaj konstruaĵoj neniigitaj kaj en la loko novkonstruiĝis la sovetunia urbo Kaliningrado.
Katedralo de Königsberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 54° 42′ 23″ N, 20° 30′ 42″ O (mapo)54.70638888888920.511666666667 | ||||
Materialo | briko [+] | ||||
Estiĝo | 1333 | ||||
Katedralo de Königsberg | |||||
Vikimedia Komunejo: Königsberg Cathedral [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La 29-an de aŭgusto 1944 elaera bombado de la urbo fare de la brita armeo detruis la plej multajn domojn de la urboparto – nur la katedralo kaj la apuda tomba monumento de Immanuel Kant konserviĝis tre damaĝite. Inter la jaroj 1945 kaj 1953 la insulo uziĝis kiel fonto de ŝtonoj por la rekonstruo de la milite detruita urbo Leningrado. La katedrala ruino kaj la tombo de Immanuel Kant tamen restis. En la 1970-aj jaroj sur la insulo ekestis parko, la katedralaj ruinoj estis kovritaj per iom da tero, kaj en la parko ekspoziciiĝis multaj skulptaĵoj. Komence de la 1990-aj jaroj, kiam la antaŭe kiel armea zono fermita kaliningrada provinco denove alireblis por eksterlandaj turistoj, la tiutempa urbestro decidis planon transformi la urbon al "festivala urbo". La eksa urboparto Kneiphof montriĝis bona loko por tiaj festivaloj: ĝi situas proksime de la nuna centro de la sovetunie konstruita urbo Kaliningrado, sed tamen pro la rivero estas relative izolita kaj pro la parka karaktero havas vastan spacon. En 1992 komenciĝis rekonstruo de la urba katedralo. La fasado ĝis 1998 estis rekonstruita, sed laŭ la stato de 2015 ankoraŭ daŭras la interna rekonstruo, kiu pro la militaj detruoj komplete perdiĝis.