Kneiphof
unu el la tri urboj de Königsberg, pli poste urboparto, post 1945 senspure forigata kaj nun vasta verdejo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kneiphof, prononco [KNAJPho:f], germane, posta rusa adapto al la cirila alfabeto Кнайпхоф [Knajpĥof]) estis unu el la tri originaj loĝlokoj ĉirkaŭ la mezepoka burgo de la Germana Ordeno en la historia urbo Königsberg, kiu en 1945 konkeriĝis fare de la Ruĝa Armeo, ĝis 1948 la ne mortintaj germanaj loĝantoj estis elpelitaj, la ruinoj de la historiaj konstruaĵoj neniigitaj kaj en la loko novkonstruiĝis la sovetunia urbo Kaliningrado. La aliaj du originaj loĝlokoj ĉirkaŭ la mezepoka burgo estis la historia urbokerno (germane Altstadt), kaj oriente de ĝi la historie iom pli nova metiista loĝloko Löbenicht. La loĝloko Kneiphof situis sur samnoma insulo en la rivero Pregel (nun Pregolja), kaj sur ĝi troviĝis la katedralo de Königsberg.