From Wikipedia, the free encyclopedia
Kartkaptisto Sakura (japane: カードキャプターさくら [Kādokjaputā Sakura], angle: Cardcaptor Sakura) estas mangao de la virina grupo CLAMP kaj samnoma animeo bazita sur la mangao. La mangao aperis en la por-knabina magazino Nakayoshi de eldonejo Kodansha ekde 1996 ĝis 2000, dum la animeo estis elsendita inter la jaroj 1998 kaj 2000.
La mangao publikiĝis unuafoje en majo 1996 en la monata ŝoĝoa magazino Nakayoshi ĝis sia fino, publikigita en junio 2000, post dek du volumoj (50 ĉapitroj). La rakonto de la mangao estis adaptita al animea serio fare de studio Madhouse. La animeo elsendiĝis en Japanio ekde la 7-a de aprilo 1998 ĝis la 21-a de marto 2000 en la televidkanalo NHK, post 70 epizodoj.[1]
En 2016, la mangao celebris 20-jariĝon kaj neatendite CLAMP lanĉis daŭrigon de Cardcaptor Sakura, subtitolita Clear Card Hen, kun novaj ĉapitroj publikigitaj en Nakayoshi. La serio rakontas la novajn aventurojn de 13-jaraĝa Sakura. La animeo bazita sur ĉi tiu nova mangao esti lanĉita en januaro 2018.
Ĝi klasiĝas en la ĝenro maho-ŝoĝo (magia knabino).
Ĉefrolulo Sakura Kinomoto estas 10-jaraĝa, lernanto de la kvara klaso de bazlernejo. Ŝi malfermis malnovan libron (vere kartujon) troviĝanta en la skribĉambro de sia patro, kaj akcidente malsigelis sorĉajn kartojn Clow Card, kiuj kaŭzas problemojn en la mondo. Por repreni la kartojn, per helpo de "la Defendanto de Sigelo" Cerberus (Kero), ŝi iĝis "kartkaptisto".
Ĉiurakonte sorĉkartoj kaŭzas problemojn en ŝia urbo. Sakura solvas problemojn per siaj propraj sorĉkartoj, kaj kaptas kartojn. Kaptitaj kartoj ebligas, ke ŝi uzu novan sorĉon. Ĉi tiu sistemo estas simila al tiu de tiamaj komputilaj ludoj (kiel ekzemple Pokémon aŭ Digimon).
Dum la rakonto progresas, aperas novaj personoj kiel la rivalo de Sakura, nome Shaoran Li, knabo el Honkongo kiu devenas de la sorĉisto Clow Reed —la kreinto de la kartoj—. Eĉ tiel, ili starigas amikecon kiu iom post iom transformiĝas en amon. Dume, Yukito Tsukishiro, amiko de la pliaĝa frato de Sakura, estas alia gardisto de kartoj kies vera aspekto estas simila al anĝelo nomata Yue.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.