From Wikipedia, the free encyclopedia
Karlo la 1-a de Savojo kromnomita "la Militisto" (france : Charles Ier de Savoie dit "le Guerrier" kaj itale : Carlo I di Savoia detto "il Guerriero") naskiĝis en Carignano (Karinjano) je la 29-a de marto 1468 kaj mortis en Pignerol je la 13-a de marto 1490.
Karlo la 1-a de Savojo | ||
---|---|---|
5-a duko de Savojo | ||
Regado | 1482 ĝis 1490 | |
Antaŭulo | Filiberto la 1-a de Savojo, lia frato | |
Sekvanto | Karlo la 2-a de Savojo, lia filo | |
Ceteraj titoloj | princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de marto 1468 en Carignano | |
Morto | 13-an de marto 1490 (21-jaraĝa) en Pinerolo | |
Tombo | Vercelli Cathedral (en) vd | |
Familio | ||
Dinastio | Savoja dinastio vd | |
Patro | Amadeo la 9-a de Savojo vd | |
Patrino | Jolando de Francio vd | |
Gefratoj | Filiberto la 1-a de Savojo, Louise of Savoy (en) , Anne of Savoy (en) kaj Marie de Savoie (en) vd | |
Edz(in)o | Blankino de Montferato vd | |
Infanoj | Jolanda Luiza de Savojo, Karlo la 2-a de Savojo vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis la filo de la 3-a duko Amadeo la 9-a de Savojo (1435-1472) kaj de lia edzino Jolando de Francio (1434-1478).
Post la morto de sia frato la 4-a duko Filiberto la 1-a de Savojo en 1482, li heredis la Domestrecon de Savojo kaj fariĝis la 5-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico. Li komence regis kun sia onklo Filipo de Breso kiel kuratoro, kaj malfacile emancipiĝis el lia influo. Li aĉetis en 1485 al sia onklino Karlotino la titolon de reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, kaj konkeris en 1487 la markizlando de Saluco.
Li edziĝis je la 1-a de aprilo 1485 kun Blankino de Montferato (1472-1519), kiu estis la filino de la markizo Vilhelmo la 8-a de Monferato kaj de Elizabeto Sforza. Ŝi naskis al li du gefilojn :
Gepatroj | ||||
Amadeo la 9-a | ||||
1452 geedziĝo kun | ||||
Jolando de Francio | ||||
|
||||
Antaŭulo | Karlo la 1-a | Posteulo | ||
---|---|---|---|---|
4-a duko de Savojo | 1468 - 1482 - 1490 | 6-a duko de Savojo | ||
Filiberto la 1-a | 1485 geedziĝis kun | Karlo la 2-a | ||
1465 – 1472 – 1482 | Blankino de Monferato | 1489 – 1490 – 1496 | ||
Gefiloj (2) | ||||
|
||||
Jolando |
||||
Karlo-Johano-Amadeo |
||||
|
||||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.