From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl BUCHHOLZ (naskiĝinta la 23-an de februaro 1849 en Schloßvippach, mortinta la 29-an de majo 1889 en Oberweimar) estis germana pejzaĝisto estinte ĝuinte la trejniĝon ĉe la Grandduka saksia artlernejo. Dum ĉirkaŭ du jardekoj li kreis belajn pejzaĝajn bildojn, parte oleaĵojn, akvarelojn kaj akvafortojn. La kvanto ne estis granda tamen liaj verkoj troviĝas nuntempe en multaj diversaj lokoj.
Karl Buchholz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1849 en Schloßvippach |
Morto | 29-an de majo 1889 (40-jaraĝa) en Vajmaro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
En la artlernejo de Vajmaro li iĝis disĉiplo de Max Schmidt. Ekde 1871 li estis majstra lernanto ĉe Theodor Hagen kiun oni venigis disde Düsseldorf. Tiutempe oni instruadis progreseman manieron de liberaera kreado kaj tonpentrado. Ili baziĝis sur la doktrinoj de la pentroskolo de Barbizon.
Jam dum la unua jaro Buchholz havigis al si propran atelieron. Li faris tenerajn artaĵojn rezignante pri motivoj tro furoraj. Inverse li centrigis flankajn kaj kvazaŭ ĉastajn pejzaĝeltiraĵojn. Ilin li pliinteresigis ekzemple per prezento dum diversaj tempoj de la tago.
Liaj verkoj estis faritaj ĉefe en la ĉirkaŭaĵoj de Vajmaro. Profesia amiko lia estis la pejzaĝisto Franz Hoffmann-Fallersleben, kiu tre meritis post la frua morto de Buchholz ke ties verkaro ne forgesiĝu.[1] Lovis Corinth taksis lin geniulo inter la anoj de la Vajmara Skolo. Buchholz memmortigis sin en la aĝo de 40 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.