From Wikipedia, the free encyclopedia
Kapilareco estas komuna nomo de fenomenoj, rilataj al la fortoj inter la likvaĵaj molekuloj, sur la surfaco de la likvaĵo. La alteco de la likvaĵa surfaco en kapilaroj aŭ poroj diferencas de alteco de la ĉirkaŭa libera akvosurfaco. Je la surfacaj molekuloj efikas fortoj (adhero al la tubo, kohero inter la unuopaj molekuloj, pezo de la molekuloj), kies sumo estas orta al la surfaco. Tiel estiĝas la menisko, kiun malgrandigas la surfaca tensio. El ĉi tiuj formiĝas la kapilara premo. En ekvilibro, la kapilara premo (la surfaca tensio, efikanta je la perimetro) egalas al pezo de la likvaĵa kolono. La humidigaj likvaĵoj (ekz. akvo) altiĝas, la malhumidigaj likvaĵoj (hidrargo) malaltiĝas je kapilareco.
La altiĝo h (en metroj) de likvaĵa kolono estas kalkulebla jene:
Kie:
Okaze de akvoplenigita vitrotubo, kiu staras en aero sur marnivela alto,
tiel la altiĝo:
Por la larĝa tubo kun r = 1 m, la altiĝo estas nerimarkebla 0,014 mm. Ĉe 1 cm, la akvo altiĝus 1,4 mm kaj ĉe kapilaro kun radiuso de 0,1 mm je 14 cm.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.