Kantopasero
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantopasero, Melospiza melodia, estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de la Amerikaj paseroj kaj de la genro de Melospizoj en la familio de Emberizedoj.
Kantopasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kantopasero, Melospiza melodia melodia | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melospiza melodia (Wilson, 1810) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo; flave nursomera teritorio, blue nurvintra kaj verde la tutan jaron | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn kun malhela strieco en dorso kaj estas blankecaj sube kun malhela strieco kaj malhelbruna punktomakulo meze de la brusto. Ili havas brunan kronon (kun centra blankeca mallarĝa kronostrio) kaj longan brunan rondoforman voston. Ties vizaĝo estas griza kun bruna strio traokula kiu ĉirkaŭas la vangon kaj revenas al bekobazo kiel supra mustaĉa strio. La blanka gorĝo estas limigata de ambaŭflankaj mustaĉaj strizonoj. Pri subspecioj, oni rigardu sube.
En naturo ili estas facile konfuzataj kun la samgenrano la Linkolna pasero, kaj kun la Paserkulo. La unua povas esti agnoskata pro ties pli mallonga kaj griza vosto kaj diferenca kapobildo, kies brunaj vangoj formas klaran angulan makulon. La Paserkulo havas forkoforman voston kaj flavecajn punktojn en la vizaĝo se vidata de proksime.
Kvankam pri biotopo ili estas ĝeneralistaj[1], ties preferata habitato estas arbustecaj areoj kaj marĉoj, inklude salmarĉojn, tra plej parto de Kanado kaj Usono. Ili loĝas ankaŭ ĉe homaj areoj, kiaj ĉe ĉeurboj, laŭlonge de bordoj de agrikulturaj areoj, kaj laŭlonge de ŝoseflankoj. En sudaj lokoj, ili estas la tutan jaron loĝantaj birdoj. Nordaj birdoj migras al suda Usono aŭ Meksiko, kie estas ankaŭ loka populacio de loĝantaj birdoj la tutan jaron. La Kantopasero estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon, kun kelkaj vidaĵoj en Britio kaj Norvegio.
Tiuj nearktisaj birdoj manĝas surgrunde, en arbustoj aŭ en tre neprofunda akvo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn. Birdoj de salmarĉoj povas manĝi ankaŭ malgrandajn krustulojn. Ili nestumas ĉue en ŝirmita loko surgrunda aŭ en arboj aŭ arbustoj.