![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ee/Wappen_Schwyz_matt.svg/langeo-640px-Wappen_Schwyz_matt.svg.png&w=640&q=50)
Kantono Ŝvico
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantono Ŝvico (germane Schwyz [ŝvic], france Schwytz [ŝvic], itale Svitto [zvito], romanĉe Sviz [ŝvic]) estas unu de la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ŝvico apartenas al la svisaj prakantonoj kaj estas unu el la t.n. Kvar Arbaraj Landoj (Vier Waldstätten: Ŝvico, Urio, Untervaldo kaj Lucerno), kiuj ĉirkaŭas la Kvarkantonan Lagon, kiu germane nomiĝas Vierwaldstättersee.
Kantono Ŝvico | ||
---|---|---|
![]() | ||
Kantonoj de Svislando | ||
Ĉefloko | Ŝvico | |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1291 | |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo | |
Oficiala mallongigo | SZ | |
Nombro de loĝantoj | 162157 (2020-12-31) | |
Areo | 908 km² | |
Loĝantardenseco | 179 loĝantoj/km² | |
Geografia situo | CH1903: 699610 / 213681 (mapo)47.0666666666678.75 f1 | |
![]() | ||
![]() | ||
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 159 165 loĝantoj sur areo de 907,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 175 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Ŝvico, laŭ kiu nomiĝas la kantono.
Oni parolas en la Kantono Ŝvico lokan dialekton de la alemanan lingvon, oficiala lingvo estas la germana. La ĉefa religio de la kantono estas tracidie la katolika, sed nuntempe tie loĝas ankaŭ multaj protestantoj kaj islamanoj.