Prakantonoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Prakantonoj

La prakantonoj estas la tri unuaj kantonoj de la Svisa Konfederacio, Urio, Ŝvico kaj Unterwalden (konsistanta el la du duon-kantonoj Nidvaldo kaj Obvaldo), kiuj unuiĝis en la jaro 1291 al la Svisa Ĵurkomunumo.

Thumb

Thumb
Mapo de la Svisa Ĵurkomunumo kun la historiaj prakantonoj en la jaro 1315

Ĝenerale oni difinas, ke la dato de ilia unuiĝo estis la 1-a de aŭgusto 1291, la dato de la subskribo de la Konfederacia Letero. Tamen jam antaŭ tio inter la prakantonoj ekzistis densa reto da interkonsentoj pri kunlaboro kaj helpo, sen ke unuopa momento povus klare esti nomita la fondomomento de la Svisa Ĵurkomunumo.

El la konfederacio de tiuj prakantonoj dum la sekvaj jarcentoj per pliaj interkonsentoj pri kunlaboro kaj helpo, sed parte ankaŭ per milita ekspansio, evoluis alianco de 13 suverenaj ŝtatoj kun ties regnataj kaj servutaj teritorioj, el kiuj Napoléon Bonaparte post la franca invado en la jaro 1798 formis la Helvetan Respublikon, el kies heredaĵo en la jaro 1848 formiĝis la hodiaŭ Svislando.

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.