From Wikipedia, the free encyclopedia
Kampinagrando aŭ Kampino Granda (portugallingve: Campina Grande, /kã'pinə 'grãdə/), estas urbo kaj municipo de Brazilo, kun proksime 376 mil loĝantoj. Ĝi estas la plej aktiva urbo en Brazila Nordorienta internlando, en ŝtato Paraibo. Ĝi estas super montaro Borboremo. Ĝia nomo signifas "Granda Kamparo". En Kampinagrando estas la ĉefa universitata centro de Brazila Nordoriento, en ĝi loĝas pli ol 20 mil studentoj kaj pli ol 2 mil profesoroj, estas en Brazilo urbo kun la plej granda kvanto de profesoroj po loĝantoj.
Urbo Kampinagrando | |
Flago | Blazono |
municipo de Brazilo • urbego | |
---|---|
Datreveno | 11-a de oktobro |
Fondiĝo | 1864 |
Nomo de la loĝanto | campinense (kampinenso) |
Moto | Solum Inter Plurima (Sola inter multaj) |
Urbestr(in)o | Veneziano Vital do Rêgo (PMDB) ĝis 2012 |
Situo | |
Subŝtato | Paraibo |
Mezoregiono | Agreste Paraibano |
Mikroregiono | Kampinagrando |
Najbaraj urboj | Ne disponebla |
Distanco al la subŝtata ĉefurbo | 112 kilometroj |
Geografiaj aspektoj | |
Areo | 620,628 km² |
Loĝantaro | 387 643 loĝ. 2011 [1] |
Loĝdenso | 624,597 loĝ./km² |
Alteco | 560 metroj |
Klimato | tropika |
Horzono | UTC-3 |
Sociaj indikiloj | |
IHD | 0,751 2000 [2] |
Ĉirkaŭ 1980 du junuloj, Afonso Camboim kaj Maria do Socorro Paz e Albuquerque, lernis Esperanton per la libro Esperanto sem mestre de Francisko Valdomiro Lorenz. En tiu jaro, tuj post la memlernado, ili starigis senpagan kurson ĉe spiritisma centro "Varões do Senhor", en februaro 1981 jam estis pli ol 50 lernantoj. En la sekvaj jaroj estis granda Esperanto-movado tie, kun ĉirkaŭ 800 lernantoj kaj apogo de publikaj aŭtoritatuloj. Malgraŭ tio, la movado rapide malvigliĝis kaj malaperis post 1990. Ĝis hodiaŭ, multaj homoj parolas Esperanton en Campina Grande, kaj eĉ sur strate, oni povas aŭdi homojn parolante la lingvon.
Ĉiujare dum karnavalo okazas en la urbo la Renkontiĝo por Nova Konscio (Encontro para a Nova Consciência) enhavanta diversajn eventojn, kiel kulturajn, artajn, religiajn, sciencajn, soci- kaj medi-movadajn festivalojn, prelegojn, k.t.p. Rimarkindas interalie la interreligia toleremo de la partoprenantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.