![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/Jay_Hieron.jpg/640px-Jay_Hieron.jpg&w=640&q=50)
Kalsono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalsono estas vestaĵo, kiun ambaŭ seksoj portas kvazaŭ pantalonon de la subvesto. Ĝi kovras la malsupran parton de la torso ekde la talio aŭ koksoj, kaj foje etendiĝas plu ĝis la femuroj, genuoj aŭ eĉ maleoloj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/Jay_Hieron.jpg/640px-Jay_Hieron.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Men%27s_Full_Cut_Briefs.jpg/640px-Men%27s_Full_Cut_Briefs.jpg)
Oni uzas kalsonon ankaŭ kiel banveston, aŭ parton de banvesto.
Ekzistas multaj specoj de moderna kalsono, kaj la vorto kalsono mem tute ne specifas:
- Ĉe kalsoneto mankas la gamboj.
- Ĉe tangao mankas la dorso aŭ flankoj.
- Subŝorto estas malstrikta ŝorto.
- Subŝorteto estas strikta ŝorto.
- Subpantalono atingas la maleolojn.
- Kalsonŝtrumpoj estas ŝtrumpoparo kun kalsoneca supro.