Subvesto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Subvesto aŭ subkostumo estas la intima vesto, kiun oni portas apud la haŭto, ĝenerale sub la cetera vesto. Ĝi povas konsisti el pluraj aferoj aparte surmeteblaj, nomitaj subvestaĵoj (aŭ simple subvestoj).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c1/Young_woman_in_dessous.jpg/320px-Young_woman_in_dessous.jpg)
Porti (kaj regule ŝanĝi la) subveston malplioftigas la bezonon lavi la ceteran kostumon, kiu foje estas malpli facile purigebla. Oni portas subveston ankaŭ por senti sin varma, komforta, pruda aŭ higiena, aŭ por influi erotike. Kelkaj subvestaĵoj havas religian signifon, kiel ekzemple la speciala vestaĵo uzata de mormonoj.