La Kaliningrada provinco (ruse Калининградская область) estas la plej okcidenta provinco de Rusio. La provinco havas 22 urbojn. Ĝi estas separata de la "resta" Rusio per teritorio de Litovio kaj Belorusio. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo estas Kaliningrado.

Thumb
Kaliningrado (provinco)
Thumb
Rapidaj faktoj Eksklavo • provinco de Rusio, Administrado ...
Subjekto de Rusia federacio
Kaliningrada provinco
Калининградская область

Thumb

Thumb

Flago Blazono
Eksklavo provinco de Rusio
Administrado
Federacia regiono Nordokcidenta federacia regiono
Administra centro Kaliningrado
Guberniestro Alexey Besprozvannykh

(ekde )

Fondita 7-a de aprilo 1946
Demografio
Loĝantaro 941873 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Oficiala lingvo rusa
Etnoj rusoj (86,4 %)
ukrainoj (3,7 %)
belorusoj (3,6 %)
litovoj (1,1 %)
germanoj (0,8 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 15125 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+2
Poŝtkodoj 236000–238999
Aŭtokodoj 39, 91
OKATO 27
ISO 3166-2 RU-KGD
Retpaĝaro www.gov39.ru
ThumbĈinioĈinio
Situo en Ruslando
vdr
Fermi
54.821.15

La areo de la provinco estas ĉirkaŭ 14 mil km²; ĝi havas preskaŭ milionon da loĝantoj. La mapeto montras, ke la provinco estas tute ĉirkaŭata de Eŭropa Unio, de kiam Litovio kaj Pollando aliĝis al ĝi je la 1-a de majo 2004. Tio kaŭzas certajn problemojn pri trafiko, doganoj ktp. Eblas senvize vojaĝi al cetera Rusio per ŝipoj (al Sankt-Peterburgo) kaj aviadiloj.

Plej grandaj urboj

(parenteze la eksaj germanaj nomoj)

Aliaj lokoj estas la jenaj: Majakovskoje (Nemmersdorf), Jasnaja Poljana (Trakehnen)

Administra divido

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Kaliningrada provinco.

Ekde la jaro 2008 la provinco administre dividiĝas je 7 urbaj distriktoj kaj 15 municipaj distriktoj.

Historio

La ordeno de germanaj kavaliroj konkeris la regionon dum la 12-a jarcento, kaj dum kvindekjara milito kun la rezistanta loka balta popolo praprusoj fine komplete ekstermis tiun popolon. Ekestis germanlingva mezepoka ordena ŝtato, kiu alprenis la nomon de la balta popolo kaj nomiĝis Preußen, do Prusio. La regiono de la nuna kaliningrada provinco estis kaj ĝis la fino de la Dua Mondmilito restis parto de ties orienta duono, la germana provinco Ostpreußen (Orienta Prusio), kies alia, pli granda, parto nun estas la pola vojevodio Warmińsko-Mazurskie.

La nordo de Orienta Prusio, do la teritorio de la kaliningrada provinco (sen la urbo Kaliningrado mem) plus iom da ĉirkaŭaĵo de la pli norda urbo Klaipėda en Litovio, historie havis grandkvante litovlingvajn loĝantojn, kaj el kultura kaj dialekta vidpunkto la teritorio de tiuj litovlingvanoj nomiĝas Eta Litovio.

Partneraj rilatoj

La nuna provinco havas partnerajn rilatojn interalie kun

Vidu ankaŭ

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.