Kašperské Hory
municipo en la distrikto Klatovy de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kašperské Hory (ĉeĥe, prononcu Kaŝperske Hori, germane Bergreichenstein, prononco [BERKrajhnŝtajn], historie ankaŭ Reichenstein) estas urbo kaj eksa minejurbo en Ĉeĥio, situanta en sudokcidenta Bohemio, en distrikto Klatovy, proksime al la supra fluo de la rivero Otava. Grava turisma centro, elirloko al centra, plej multe vizitata parto de la montaro Šumava. Vivas ĉi tie 1 391 loĝantoj (2024).
Kašperské Hory | |||
germane Bergreichenstein | |||
urbo | |||
Kašperské Hory vidata de Liščí vrch | |||
|
|||
Oficiala nomo: Kašperské Hory | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Klatovy | ||
Administra municipo | Sušice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Šumava | ||
Konata loko | Kašperk | ||
Situo | Kašperské Hory | ||
- alteco | 758 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 08′ 38″ N 13° 33′ 18″ O (mapo) | ||
Areo | 44,12 km² (4 412 ha) | ||
Loĝantaro | 1 391 (2024) | ||
Denseco | 31,53 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1337 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 341 92 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0322 | ||
NUTS 5 | CZ0322 556432 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kašperské Hory | |||
Retpaĝo: www.sumavanet.cz/khory/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hartmanice, Nicov, Nové Hutě, Stachy, Nezdice na Šumavě, Rejštejn, Sušice, Horská Kvilda kaj Dlouhá Ves.
La loko ekzistis jam en la 13-a kaj la 14-a jarcentŝanĝo. Origine ĝi estis disigita minista vilaĝo Reichenstein (germana nomo) en loko de orminado, post vilaĝo Jílové u Prahy la dua plej signifa en Bohemio. Ekde la jaro 1633 kondukis tra la urbo unu el la branĉoj de Ora Pado (ĉeĥe: Zlaté stezka). En la jaro 1584 la vilaĝo estis avancigita je reĝa minista urbo. Ekde aĉeto de burgo Kašperk en la jaro 1617 la urbo portas nomon Kašperské Hory. La fino de la minado okazis en la jaro 1777. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis geologia esploro kaj provoj pri renovigo de la minado. Kun interesaj restaĵoj de la riĉa minista historio konatigas vizitantojn signita instrupado "Tra la vojo de orministoj", komenciĝanta sur la ĉefplaco.
Al la ĉefaj vidindaĵoj apartenas renesanca, baroke adaptita urbodomo, gotika Dekana templo de Sankta Margareta, restaĵoj de mezepokaj muelŝtonoj, Muzeo de Šumava kaj dominanto de la ĉirkaŭaĵo - gotika reĝa burgo Kašperk (3 km sude).