![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9c/J%25C3%25ADlov%25C3%25BD-n%25C3%25A1m%25C4%259Bst%25C3%25AD.jpg/640px-J%25C3%25ADlov%25C3%25BD-n%25C3%25A1m%25C4%259Bst%25C3%25AD.jpg&w=640&q=50)
Jílové u Prahy
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jílové u Prahy (germane Eule, "strigo") estas historia urbo en Ĉeĥio situanta proksimume 20 km sude de Prago. Ĝi etendiĝas 3 km de la dekstra bordo de rivero Sázava, ĉirkaŭita per masiva montetaro, kiu komune kun valo de la rivero kreas unu el la plej belaj lokoj de ĉirkaŭaĵoj de Prago, konvena precipe por refreŝigado kaj ripozado. Ĝis nun konservita naturo ĉi tie kuniĝas kun historio de la malnova urbo. Jam pli ol 650 jaroj la urbo fieras pri kromnomo "reĝa ora monto". Vivas ĉi tie 5 227 loĝantoj (2024).
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jílové |
Jílové u Prahy | |||
germane Eule | |||
urbo | |||
Placo en Jílové u Prahy kun urbodomo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Jílové u Prahy | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prago-okcidento | ||
Administra municipo | Jílové u Prahy | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Beneŝova montetaro | ||
Konstruaĵo | Viadukto Žampach | ||
Situo | Jílové u Prahy | ||
- alteco | 381 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 53′ 42″ N 14° 29′ 36″ O (mapo) | ||
Areo | 16,23 km² (1 623 ha) | ||
Loĝantaro | 5 227 (2024) | ||
Denseco | 322,06 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1045 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 254 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020A | ||
NUTS 5 | CZ020A 539333 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.jilove.cz | |||
![]() | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pohoří (distrikto Prago-okcidento), Hradištko (distrikto Prago-okcidento), Petrov, Krňany, Kamenný Přívoz kaj Libeř.
Falo aŭ ekfloro de la urbo dependis de kvanto de oro elminita el ĉi tieaj minejoj. Inter la plej malnovaj kaj historie plej valoraj konstruaĵoj apartenas urbodomo, konstruita en la 14-a jarcento kaj pli poste alikonstruita en baroka stilo, kaj preĝejo kun gotika tabula altaro. La eksterordinare sukcesan interioron de tiu ĉi preĝejo elektis ankaŭ Miloš Forman por filmigado de sia filmo Amadeus.
El la sama tempo kiel la urbodomo estas ankaŭ domo Mince, kie hodiaŭ estas lokigita Regiona muzeo.