From Wikipedia, the free encyclopedia
Jérémie SABIYUMVA (naskiĝis 25-an de aŭgusto 1982 en Rumonge, Burundo) estas burunda esperantisto, prezidanto de la Nacia Asocio de Esperanto en Burundo. Kvara filo en la familio de 9 infanoj, Jérémie faris bazan lernejon en Rumonge elementa lernejo de Rumonge, parton de la mezgrada en Rumonge, Lycée Iteba kaj la lastan parton en Buĵumburo ĉe Lycée du Lac Tanganyika kie li diplomiĝis pri modernaj literoj . Li poste faris universitatajn studojn en la nacia instituto pri publika sano INSP en Bujumburo kaj nun laboras kiel fakula gvidanto de sanaj centroj en suda parto de Burundo, precize en la provinco de Bururi.
Jérémie Sabiyumva | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1982 (42-jaraĝa) en Rumonge |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Burundo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (2000–) |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | prezidanto de ANEB ekde 2009 |
Esperantistiĝis en | 2000 |
Li esperantistiĝis en fino de 2000 kaj aktivis en la movado. Tuj post la fondo de la Nacia Asocio de Esperanto en Burundo (mallonge ANEB), li fariĝis ties Ĝenerala Sekretario. En 2005, li partoprenis instruseminarion gvidita de Tereza Kapista kaj li akiris lian unua diplomon. Li sekvis multajn kursojn en la reto kaj akiris diversnivelajn diplomojn. En 2008, li partoprenis la ILEI konferenco en Benino kaj akiris diplomon je la meza nivelo. En 2012, li ĉeestis UK en Hanojo kaj trapasis sukcese la KER ekzamenon. En 2009 li iĝis prezidanto de ANEB.[1]
Jérémie SABIYUMVA estas membro de Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro. Li estis membro de Afrika Komisiono de UEA. Li elektiĝis en la Estraro de UEA en 2019 kaj elektiĝis duan fojon en 2022.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.