From Wikipedia, the free encyclopedia
Julius RAAB (naskiĝinta la 29-an de novembro 1891 en Sankt Pölten, mortinta la 8-an de januaro 1964 en Vieno) estis aŭstra politikisto.
Julius Raab | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Julius Raab | |||||
Naskiĝo | 29-an de novembro 1891 en St. Pölten | ||||
Morto | 8-an de januaro 1964 (72-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno Universitato de Vieno convent Gymnasium in Seitenstetten (en) vd | ||||
Partio | Aŭstria Popola Partio Kristansociala partio Patriota Fronto vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto inĝeniero vd | ||||
Laborkampo | Politiko vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La konstruinĝeniero estis membro de la Kristansociala Partio (CP) kaj de 1927-34 deputito en la Nacia Konsilio, krome landa gvidanta de la duonarmea Heimwehr en Malsupra Aŭstrio.
Fondinte la Gewerbebund en 1934, li kreis la unuan unuecan organizon de la metifarantoj en la lando. Sub Kurt Schuschnigg li estis en 1938 (de la 16-a de februaro ĝis la 11-a de marto) ministro pri komerco kaj trafiko.
En 1945 li kunfondis la ÖVP kaj la Porkomercan Asocion (Wirtschaftsbund), kiun li gvidis ĝis 1963. De 1952-66 estis nacia partiestro, de 1945-64 deputito en la Nacia Konsilio. En la provizora registaro de Karl Renner, kiu estis formiĝinta la 27-an de aprilo 1945, li estris (ĝis la 20-an de decembro) la sekcion pri konstruaĵoj kaj rekonstruado.
Ekde la 2-a de aprilo 1953 li estis kanceliero kaj - unuanime kun la socialdemokratoj - progresigis, akcelis, stimulis la ekonomian ekfloron de la ŝtato: i.a. danke al la stabiligo de la mono, enstalo de la korporaciisma sistemo, aniĝo de Aŭstrujo de la Eŭropa Liber-Komerca Asocio).
Kune kun sia ministro Leopold Figl li sukcesis farigi en 1955 la ŝtattraktaton, kiu politike sendependigis la landon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.