La Reĝlando de Judujo aŭ Reĝlando de Judio formiĝis post la morto de reĝo Salomono, kiam la dek du triboj (ĉirkaŭ 933 a.K.) frakciiĝis en du aŭtonomaj ŝtataj grupoj:
Ĉi tiu artikolo temas pri la antikva Judujo inter 930 kaj 586 a.Kr., kiam ekis la babilona ekzilo. Por informoj pri la teritorio post la babilona ekzilo, vidu
la artikolon Judeo.
Rapidaj faktoj historia lando • reĝlando ...
Reĝlando de Judujo |
|
historia lando • reĝlando |
Geografio
Regno dividita: Regno de Jehuda (sude, flave) kaj Izraela reĝlando (norde, blue). |
|
Ĉefurbo: |
|
Loĝantaro |
|
|
|
kanaanida religio • mezopotamia religio • judismo • Jahveismo • Ancient Israelite religion |
Ŝtat-strukturo |
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj |
Diplomatiaj Rilatoj |
|
|
Fermi
En tiu lasta ŝtato sinsekve regis diversaj hebreaj reĝoj (entute 36). Ĝi gravitis ĉirkaŭ la ĉefurbo Jerusalemo kaj ties Templo. Ĉiuj reĝoj estis de la davida dinastio. Ĝi estis detruita en 586 a.K., kiam la babilonia reĝo Nebukadnecar la 2-a konkeris Jerusalemon kaj deportis grandan parton de la hebrea popolo al la babilona ekzilo. Dum la makabea dinastio kaj heroda epoko ĝi estis nomata regno de Judujo.
Ĝia historio estas dokumentata en la Biblio, sed ankaŭ en multaj arkeologiaj atestaĵoj kaj literaturaj dokumentoj de popoloj samtempaj vivintaj en la samaj geografiaj areoj, nome el la historio de egiptoj, feniksoj, asiranoj kaj babilonanoj.