![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/76/Flag_of_Jewish_National_Fund.svg/langeo-640px-Flag_of_Jewish_National_Fund.svg.png&w=640&q=50)
Juda Nacia Fondaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Juda Nacia Fondaĵo (hebree קרן קימת לישראל, Keren Kajemet LeJisrael, mallongigite JNF kaj foje laŭ la hebrea KKL) estis fondita en 1901, kadre de al kvina Kongreso pri Cionismo en Bazelo (1901), kun la celo aĉeti kaj kultivi terenojn en la provinco Palestino de la Otomana Imperio kaj pli poste en Israelo por setlado de judoj tie. La fondaĵo estas senprofita organizaĵo.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Juda Nacia Fondaĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
volontula asocio juda organizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 1901 vd | ||||
Geografia situo | 31° 46′ 36″ N, 35° 12′ 58″ O (mapo)31.7767535.21608 | ||||
Lando(j) | Israelo vd | ||||
Sidejo | Jerusalemo | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Theodor Herzl vd | ||||
Filioj | Heimanuta (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | volontula asocio | ||||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/80/Eshtaol_Forest.jpg/640px-Eshtaol_Forest.jpg)
Ekde sia fondiĝo, la organizaĵo plantigis pli ol 240 milionoj da arboj en Israelo. Ĝi ankaŭ konstruigis 180 digojn kaj akvorezervujojn, elvoluigis 250 000 akreojn (1 000 kvadratajn kilometrojn) da terenoj kaj establigis pli ol 1000 parkojn.[1]
En 2002, la JNF ricevis la Israel-Premion por dumviva atingado kaj kontribuo al la societo kaj ŝtato de Israelo.[2]