En preĝejo, la jubeo estas tribuno kaj ŝtona aŭ ligna baraĵo, apartiganta la liturgia ĥorejo disde la navo. La nomo venas de la unua vorto de la latina esprimo «jube, domine, benedicere» («degnu, Sinjoro, beni min») kiun diris la leganto antaŭ la lecionoj de la matutino.
La jubeo konsistas el tri elementoj: la tribuno (la jubeo ĝuste nomita), la baraĵo kaj la skulptita grupo de la krucumo.
Sur la tribuno, oni legis la evangelion kaj oni predikis (la predikejoj anstataŭis ilin por tiu uzo). Oni tie arigis la ĥoron. Portebla orgeno povis esti tie instalita antaŭ ol ĝeneraliĝis la fiksita orgeno, kiu plej ofte estas lokita super la unua spano de la navo.
La baraĵo celas apartigi la ĥorejon (rezervitan al la klerikoj kaj al la superaj senjoroj) disde la fideluloj, kiuj, pro ĝia esto, ne bone aŭ tute ne vidis la ĉefaltaron. Laŭ tio, ĝi similas al la ikonostazo de la orientaj kristanaj preĝejoj.
La krucumo de Jesuo superstaras la tribunon kaj estas ĝia ĉefa ornamaĵo, frontanta al fideluloj. La grandaj krucumitaj kristoj dirataj «hispanaj», kiujn oni trovas en multaj preĝejoj kontraŭ la norda aŭ suda muro de la navo, ofte venas de tiuj malmuntitaj jubeoj. La traboj konservitaj kun ties krucumo, post la detruo de la jubeoj, estas nun nomataj «glortrabo».
La jubeoj aperis en Francio en la 12-a jc kun la kuniĝo de tri aparte antaŭekzistantaj elementoj: la glortrabo, la baraĵo kaj la aŭ la du ambonoj.
En la 16-a jc, la koncilio de Trento evoluigis la katolikan liturgion, responde al la sukceso de la Protestantaj Eklezioj. La ĥorejo ekde tiam devis esti videbla de la fideluloj, kio kondamnis la jubeojn. Dum la predikejoj anstataŭis ilin, ili estis aŭ alilokitaj aŭ detruitaj en la sekvantaj jarcentoj, kelkfoje malfrue en la 19-a jc. La regulo aplikiĝis en la paroĥaj preĝejoj kaj en la katedraloj, sed privataj kapeloj kapablis konservi tiun originalan meblaron, kiel oni konstatas en Bretonio. Malgraŭ ilia malapero, plu ekzistas en multaj lokoj la spuroj de la loko de la traboj portintaj la jubeojn, eĉ ties alirebleco tra pordoj nun murfermitaj, en la masonaĵo de kolonoj enhavantaj ŝraŭbŝtuparon (Locronan/Lokorn - 29). La malnovaj ortodoksaj preĝejoj (ikonostazoj) kaj anglikanaj ĝenerale konservis siajn jubeojn.
katedralo Saint-Paul-Aurélien de Saint-Pol-de-Léon: la balustrado de la jubeo (15-a jc) estis movita kaj integrita en la orgentribuno de 1660.
Lamballe, restanta parto de la malnova jubeo staras en transepto
preĝejo Sainte-Croix en Quimperlé: movita al la enirejo de la navo
Kelkaj belaj gotikaj-renesancaj specimenoj, same kiel multaj barokaj jubeoj starigitaj post la koncilio de Trente.
En la urbo Bruges estas kvin preĝejoj, kiuj ankoraŭ havas sian jubeon