germana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Victor von SCHEFFEL (naskiĝis la 16-an de februaro 1828 en Karlsruhe, mortis samloke la 9-an de aprilo 1886) estis fama germana verkisto. Li estis reprezentanto de Butzenscheibenlyrik.
Joseph Victor von Scheffel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Victor von Scheffel | |||||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1826 en Karlsruhe | ||||
Morto | 9-an de aprilo 1886 (60-jaraĝa) en Karlsruhe | ||||
Tombo | Hauptfriedhof Karlsruhe (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Grandduklando Badeno vd | ||||
Alma mater | Munkena universitato Universitato de Hajdelbergo Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patrino | Josephine Scheffel (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto poeto-juristo verkisto pentristo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis ĉe Karlsruhe. Lia patro, emeritite li specialiĝis pri la Badeno armeo, estis inĝeniero kaj membro de la komisiono por reguligado de la fluo de Rejno; lia patrino, naskita Josephine Krederer, la filino de prospera metiisto en Oberndorf am Neckar, estis virino de grandaj intelektaj potencoj kaj de romantika emo. La juna Scheffel estis edukita ĉe la liceo en Karlsruhe kaj poste (1843-1847) en la universitatoj de Munkeno, Hajdelbergo kaj Berlino. Post pasigado de la ŝtatekzameno por akcepto al la jura servo, li doktoriĝis kaj dum kvar jaroj (1848-1852) tenis oficialan pozicion ĉe la urbo Säckingen. Ĉi tie li verkis sian poemon Der Trompeter von Säckingen (1853), romantika kaj humura rakonto kiu tuj akiris specialan popularecon. Ĝi atingis pli ol 250 eldonojn kaj estis transformita en operon fare de Victor Ernst Nessler en 1884. Scheffel realigis vojaĝon al Italio en 1852 kiel li estis en la artista kolonio en la Albanaj montoj. Revenante hejmen en 1853 li trovis siajn gepatrojn pli ol iam maltrankvilaj. Ili klopodis ke li devus daŭrigi sian karieron. Sed en 1854, difektita vido senkapabligis lin; li forlasu la registarservon kaj alprenis sian loĝejon en Hajdelbergo, kun la intenco de prepariĝo por posteno docenta de la universitato. Liaj studoj estis, aliflanke, interrompitaj per okulmalsano, kaj en serĉo de sano li estis en Svislando kaj alprenis sian loĝejon ĉe la Bodenlago kaj profundigante la planon pri sia fama historia romano Ekkehard (1857).
La unuajn ideojn por tiu laboro li ricevis de la kolektoj Monumenta Germaniae Historica. Ĝi estis apenaŭ malpli populara ol Trompeter von Säckingen. En 1901 ĝi atingis la 179-an eldonon. Scheffel revenis al Hajdelbergo, kaj publikigis Gaudeamus, Lieder aus dem Engeren und Weiteren (1868), kolekto de ĝojaj kaj humuraj kantoj, kies temaro estas prenita parte de germanaj legendoj kaj parte de historiaj temoj. En tiuj kantoj la verkinto montras la gajan studenton, amikon de vino kaj kanto; kaj ilia sukceso estas senekzemple en germana literaturo kaj provokis multan imitadon. Unu ekzemplo estas Im schwarzen Walfisch zu Askalon: la kantoteksto bonege taŭgas por studentaj drinkfestenoj. En tipa maniero de Scheffel, ĝi enhavas anakronisman miksaĵon de diversaj tempoj kaj epokoj, parodistaj nocioj pri nuna scienco. Ekzistas diversaj kromaj versoj, inkluzive de politika parodado.
Tamen ne ĉio ĉe Scheffel estas gaja. Li havis kelkajn melankoliajn nociojn ankaŭ, kiel por la malsukcesa germana revolucio de 1848 kaj sian propran seniluziiĝon pri Emma Heim kiu ne respondis al lia amo. Li ankaŭ uzis natursciencon por moki la politikan medion (kontraŭ Hegel kun sia Guano-poemo; aŭ rilatis al la kurso de tempo en sia Ichthyosaurus-poemo). Scheffel senpere kreis la etoson/terminon de Bidermajro por la epoko antaŭ 1848 (kp. du poemoj kun la titoloj Biedermanns Abendgemütlichkeit kaj Bummelmaiers Klage: ili baziĝas sur la verkoj de la instruisto kaj poeto Samuel Friedrich Sauter kaj poste uzitis en satiroj pri la reakciema etburĝaro).
Dum du jaroj (1857-1859) Scheffel estis gardanto de la biblioteko de princo Egon von Fürstenberg ĉe Donaueschingen, sed prirezigns sian nomumon en 1850. Li vizitis Joseph von Laßberg, en Meersburg, restis por tempeto kun la grandduko Karlo-Aleksandro de Saksio-Vajmaro ĉe Wartburg. Ekloĝinte ĉe Karlsruhe li geedziĝis en 1864 kun Caroline von Malzen. En 1872 li retiriĝis en sian vilaon Seehalde proksime de Radolfzell. Okaze de lia jubileo (1876), kiu estis festita ĉie en Germanio, al li estis koncedita nobeltitolado.
La pozicio de Scheffel ene de germana literaturo de la 19-a jarcento kompreneblas pro la spertoj kun la nesukcesa revolucio de 1848. La seniluziiĝon de Scheffel estas kiel ĉe la aŭtoroj de realismo. La populareco de Scheffel malkreskiĝis post la Unua mondmilito. La Vajmara Respubliko ne plu komprenis ties romantikigon de Mezepoko kaj meze de la Nova realismo liaj verkoj estis malmodaj. Ekde la 1980-aj jaroj li denove estas temo de literatura esplorado. En 1891 Joseph Stöckle (1844-1893) fondis la ligon Scheffelbund en Schwetzingen (nun Karlsruhe; 1924) (ĉ. 7000 membroj). La premio Scheffelpreis aljuĝatas al elstaraj lernantoj en 600 gimnazioj (ekde 1928). Ekzistas diversaj Scheffel-monumentoj, strato- kaj loknomoj. La Scheffel-Arkivo estas parte ĉe Scheffelbund kaj parte en la Badena Landa biblioteko. En la Urba muzeo de Bad Staffelstein troviĝas propra sekcio por li; en tiu ĉi urbo planitis iam fari maŭzoleo por li. Kaŭzo por tio estas ke Scheffel verkis la faman Frankenlied (Kanton de la frankoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.