ĉeĥa komponisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Josef MYSLIVEČEK (naskiĝis en Prago la 9-an de marto 1737, mortis en Romo, Italio, la 4-an de februaro 1781) estis ĉeĥa komponisto.
Josef Mysliveček | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1737 en Prago |
Morto | 4-an de februaro 1781 (43-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | Sifiliso |
Tombo | San Lorenzo in Lucina (en) |
Lingvoj | ĉeĥa • itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio Papa Ŝtato |
Alma mater | Filharmonia Akademio de Bolonjo |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto orgenisto kapelmajstro |
Verkoj | Il trionfo di Clelia Il Bellerofonte L'Ipermestra Antigona L'Olimpiade |
Mysliveček naskiĝis en Prago. Li studis ĉe F. Habermann kaj J. Seger. En Italio li akiris la nomojn Il divino Boemo ("dia ĉeĥo") kaj Venatorini ("Ĉasisteto"), kiu estas traduko de lia ĉeĥa nomo. Plej sukcesa li estis en kreado de operoj, da kiuj konserviĝis trideko. Li aktivis en Napolo, Bologna, Vieno, Munkeno. Ŝatis lin ankaŭ la juna Wolfgang Amadeus Mozart. Plie li postlasis simfoniojn, uverturojn, konĉertojn, piankomponaĵojn.
Mysliveček mortis en 1781 en Romo.
Freeman, Daniel E. Josef Mysliveček, "Il Boemo": the Man and His Music. Sterling Heights, Mich.: Harmonie Park Press, 2009.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.