From Wikipedia, the free encyclopedia
José María Albino Vasconcelos Calderón (Oaxaca, 27-a de februaro de 1882-Meksikurbo, 30-a de junio de 1959) estis advokato, politikisto, verkisto, edukisto, publika funkciulo kaj filozofo meksika. Aŭtoro de serio de membiografiaj noveloj kiuj rakontas senegalajn detalojn de la longa procezo de malkompono de la porfirista epoko, de la disvolvigo kaj venko de la Meksika Revolucio kaj de la komenco de la etapo de la reĝimo post-revolucia meksika kiu estis nomita «de konstruo de institucioj».[1]
José Vasconcelos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de februaro 1881 en Oaxaca | ||||
Morto | 30-an de junio 1959 (78-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Partio | Partido Nacional Antirreeleccionista (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto universitata instruisto politikisto filozofo advokato vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis nomumita unua Sekretario de Publika Eduksistemo de la lando, krom esti rektoro de la Nacia Universitato de Meksiko kaj iĝis doktoro Honoris Causa de la sama institucio kaj de aliaj kiaj tiuj de Ĉilio, Gvatemalo kaj aliaj latinamerikaj. Li estis ankaŭ membro de El Colegio Nacional kaj de la Academia Mexicana de la Lengua.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.