José Martí
Kuba poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
José MARTÍ aŭ José Julián Martí Pérez (naskiĝis la 28-an de januaro 1853 en Havano, mortis la 19-an de majo 1895 en Dos Ríos) estis fama kuba politikisto, ĵurnalisto, filozofo, poeto, verkisto enkadrita en la movado Modernismo, ĵurnalisto kaj nacia heroo. Li batalis pro la sendependeco de sia patrujo.
José Martí | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de januaro 1853 (1853-01-28) en Havano, Ĝeneralkapitanlando Kubo, Hispana Imperio | ||||
Morto | 19-an de majo 1895 (1895-05-19) (42-jaraĝa) en Oriente Province | ||||
Mortis per | mortis en batalo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Zaragozo vd | ||||
Partio | Kuba Aŭtentika Revolucia Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patrino | Leonor Pérez Cabrera vd | ||||
Edz(in)o | María del Carmen de Zayas-Bazán e Hidalgo vd | ||||
Infanoj | José Francisco Martí Zayas Bazán vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | muschacho vd | ||||
Okupo | lingvisto • poeto • verkisto • tradukisto • militisto • politikisto • eseisto • ĵurnalisto • pentristo • revoluciulo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ismaelillo ❦ Simple verses ❦ Nuestra América vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Martí komencis jam tre juna batali por la sendependeco de Kubo disde hispana dominado. Li ekziliĝis kaj studis en Hispanio, kaj ankaŭ tie propagandis kontraŭ la malbonaj agadoj de la tiama hispana registaro. Li poste loĝis en Francio kaj diversaj landoj de Sudameriko. Li muntis sian bazon en Usono, sed samtempe oponiĝis al ajna partopreno de la usona registaro en la milito, timante la enmiksiĝon de tiu lando en la posta historio de la insulo. Li mortis dum la sendependiga batalo kontraŭ la hispana armeo. La internacia flughaveno de Havano estas nomata laŭ li.