![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/93/Jos%25C3%25A9_Antonio_Labordeta_%25282009%2529_cropped.jpg/640px-Jos%25C3%25A9_Antonio_Labordeta_%25282009%2529_cropped.jpg&w=640&q=50)
José Antonio Labordeta
hispana verkisto, kantaŭtoro kaj politikisto el Aragono / From Wikipedia, the free encyclopedia
José Antonio LABORDETA Subías (naskiĝinta en Zaragozo, la 10-an de marto 1935, mortis la 19-an de septembro 2010) estas aragona kanzonisto, verkisto, instruisto kaj politikisto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6f/Jos%C3%A9_Antonio_Labordeta.jpg/320px-Jos%C3%A9_Antonio_Labordeta.jpg)
Li famiĝis en la movado de la kantaŭtoroj de la fino de la reĝimo de Francisco Franco en la 1970-aj jaroj. La plej konata kanto diras en sia rekantaĵo: "Estos tago kiam ĉiuj, levinte la rigardon, ni vidos teron, nomatan liberec'".
Poste li refamiĝis per programo en la nacia televido nomata "Un país en la mochila" (Lando en dorsosako), per kiu li piediris de unu loko al alia montrante la landon.
Li estis deputito en la hispana parlamenta malalta ĉambro (Congreso de los Diputados), ununura reprezentanto de Chunta Aragonesista (Aragonisma Kunaro) en la 7-a kaj 8-a Leĝigperiodoj (2000-2004, 2004-2008).