From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵomart kaj Nataŝa estas muzika duopo, kiu kantas en Esperanto melodian, foje romantikan, muzikon. La duopo kreiĝis en 1987 en Ŝimkento, Kazaĥio, post kiam Ĵomart renkontis Nataŝa en altlernejo, kie li instruis Esperanton. Ili geedziĝis en junio 1991. En la postaj monatoj ili transloĝiĝis al Svedio, kie naskiĝis ilia filino Carina en 1995. Ĵomart ludas gitaron kaj kantas, kaj Nataŝa kantas kaj ludas fluton. Laŭ stilo, la muziko de Ĵomart kaj Nataŝa apartenas al popolmuziko kaj popmuziko.
Ĵomart kaj Nataŝa | |
---|---|
Ĵomart kaj Nataŝa dum la solena transdono de la FAME-Kulturpremio en Aalen, oktobro 2022 | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Ŝimkento, Kazaĥio |
Ĝenroj | romantika muziko |
Instrumentoj | gitaro, bekfluto |
Aktivaj jaroj | 1987 - nuntempo |
Parencaj temoj |
Esperanto-muziko |
Retejo | Ĵomart kaj Nataŝa |
Membroj | |
Jomart Amzeyev (Ĵomart Amzejev) | |
La duopo devenas de Kazaĥa SSR (Sovetunio), sed loĝas ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en Stokholmo, Svedio.
Gitaro kaj bekfluto akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, partokantadon. Tiuj ĉi kantoj estas por vere aŭskulti. En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj kion li volas rakonti. La espero estas ĉiam ke la aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de la kanto. Dum koncertoj oni alstrebas silentan dialogon inter publiko kaj muzikistoj.
Pliaj kantoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.