From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir John TENNIEL (naskiĝis la 28-an de februaro 1820 en Londono, mortis la 25-an de februaro 1914 ) estis brita ilustristo, konata interalie pro siaj ilustraĵoj de La aventuroj de Alicio en Mirlando de Lewis Carroll (1866). Li estis inter la unuaj kiuj reprezentis la Kristnaskan Viron en 1850[1].
John Tenniel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | John Tenniel |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1820 en Londono |
Morto | 26-an de februaro 1914 (93-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Kensal Green Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Alma mater | Reĝa Akademio de Artoj |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto bildliteraturisto ilustristo karikaturisto |
Verkoj | Dropping the Pilot |
Li ankaŭ desegnis multajn karikaturojn por la magazino Punch en la fino de la 19-a jarcento.
Li unue sininstruis, antaŭ ol eniri en la "Royal Academy" (Reĝa Akademio). En 1836, li submetis sian unuan desegnon al ekspozicio de "Society of British Artists" (Societo de Britaj Artistoj). En 1845, li submetis kartonon titolitan An Allegory of Justice (Alegorio de Justico) al konkurso por muraj dekoracioj de la nova Palaco de Westminster. Li ricevis por tio stipendion de 200 pundoj kaj mendon por fresko en la House of Lords (Ĉambro de lordoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.