Usona ĵazo saksofonisto From Wikipedia, the free encyclopedia
John William Coltrane [kolTREJN] (naskiĝinta la 23-an de septembro 1926, mortinta la 17-an de julio 1967), laŭ kromnomo Trane, estis usona komponisto de muziko ĵazo kaj ludisto de saksofono.
John Coltrane | |
---|---|
John Coltrane, 1963 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | John William Coltrane |
Alie nomata | "Trane" |
Naskiĝo | 23-an de septembro 1926 en Hamlet |
Morto | 17-an de julio 1967 (40-jaraĝa) en Huntington |
Edz(in)o | Alice Coltrane |
Deveno | Hamlet, Norda Karolino, Usono |
Ĝenroj | Avant-garda ĵazo, bebopo, post-bopo, ŝtonbopo, libera ĵazo, modala ĵazo |
Profesio | Saksofonisto, komponisto |
Instrumentoj | Tenora saksofono, soprana saksofono, alda saksofono, fluto, basklarneto |
Aktivaj jaroj | 1946 – 1967 |
Eldoninto | Prestige, Blue Note, Atlantic, Impulse! |
Parencaj temoj |
Miles Davis Quintet John Coltrane Quartet John Coltrane Quintet |
Retejo | www.johncoltrane.com |
Signifa instrumento | |
saksofonoj | |
Persona informo | |
Naskonomo | John William Coltrane |
Mortokialo | Hepata nefunkciado kaj hepata kancero |
Tombo | Pinelawn Memorial Park (en) |
Lingvoj | usona angla • angla |
Loĝloko | John Coltrane House • Hamlet • Indianapolo • John Coltrane Home |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Combs College of Music (en) William Penn High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Alice Coltrane (en) |
Infano | Ravi Coltrane (en) |
Okupo | |
Okupo | bandestro ĵazmuzikisto saksofonisto dirigento komponisto kantisto |
TTT | |
Retejo | https://www.johncoltrane.com/ |
Kvankam ekzistas surdiskigoj de ties verko de tiom frue kiom 1946, la kariero de Coltrane ne ekis ĝis 1955. Ekde 1957 li surdiskigis kaj produktis dekojn da albumoj, multaj el ili tamen ne publikigitaj ĝis post ties morto. Li atingis eksterordinaran popularecon, kiu estis ankaŭ reago al sia spirita kaj religia inspirado.
Oni konsideras, ke Coltrane renovigis la modernan ĵazon kaj estis la plej elstara influo super sinsekvaj generacioj de saksofonistoj. Kiel la saksofonistoj Coleman Hawkins, Lester Young kaj Ben Webster antaŭ li, Coltrane ĉefe ŝanĝis la supozaĵojn pri tiu muzikilo.
Coltrane ricevis postmortan specialan nomumadon ĉe la Premio Pulitzer en 2007.
Naskiĝinta en Hamlet, Norda Karolino, Coltrane kreskiĝis en laŭ komparo privilegiita medio en High Point, dum epoko de racia apartigo. Li livis en ampleksigita familio ĉe la patrina avo, Rev. William Wilson Blair, alta pastro de protestanta eklezio kaj gravulo en la usonafrika komunumo. Dum liaj lernejaj jaroj la familio suferis la mortojn de ambaŭ patrinaj geavoj kaj de lia patro. Tuje mortiĝis ankaŭ la ununura restanta laboristo, nome onklo de Coltrane. Tiuj okazaĵoj alportis la familion al preskaŭ povreco kaj devigis la patrinon kaj la onklinon de Coltrane labori kiel hejmservistinoj. Tiame Coltrane ekludis kaj praktikis intense.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.