From Wikipedia, the free encyclopedia
John Bennett FENN (15a de Junio, 1917 – 10a de Decembro, 2010) estis usona profesoro de analiza kemio kiu kunricevis la Nobel-premion pri kemio en 2002. Fenn kunhavis la duonon de la premio kun Koichi Tanaka kiu elstaris pro sia disvolvigo de nova metodo por amas-spektrometria analizo de biologiaj makromolekuloj. La alia duono de la premio de 2002 iris al Kurt Wüthrich. La kontribuo de Fenn specife rilatis al la disvolvigo de elektrospraja jonigo, nuntempe ofte uzata tekniko por grandaj molekuloj kaj rutina likvo-kromatografia mas-spektrometrio. Frue en sia kariero, Fenn esploris en la kampo de jeto-propulso en la Projekto SQUID, kaj fokusis al studo de molekularoj. Fenn finis sian karieron per pli ol 100 publikaĵoj, inklude unu libron.
John B. Fenn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de junio 1917 en Nov-Jorko | ||||
Morto | 10-an de decembro 2010 (93-jaraĝa) en Richmond | ||||
Tombo | Berea Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Hackensack • Berea • Nov-Jorko • Anniston vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Berea College (en) - kemio (1934–1937) Universitato Yale - kemio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fenn naskiĝis en Novjorko, kaj translokiĝis al Kentukio kun sia familio dum la Granda Depresio. Fenn subgradiĝis ĉe Berea College, kaj doktoruĝis el Yale. Li laboris en industrio ĉe Monsanto kaj en privataj esplorlaboratorioj antaŭ transiri al akademiaj postenoj kiel ĉe Yale kaj ĉe Virginia Commonwealth University.[1]
La esploroj de Fenn pri la disvolvigo de elektrospraja jonigo okazis en la centro de jura disputo kun la Universitato Yale. Li perdis la proceson, post ĝi determinis, ke li misfidis la universitaton pri la ebla utileco de la teknologio. Yale ricevis 500 000 dolaroj pro juraj pagoj kaj 545 000 dolarojn pro damaĝoj. La decido plaĉis al la universitato, sed okazigis diversajn reagojn el kelkaj personoj aliĝintaj al la institucio, kiuj estis seniluziigitaj pro tia traktado al Nobel-premiito kun tia delonga historio en la lernejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.