Johano Stabo
aŭstra kartografo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann von Stöberer (ankaŭ Johann Stab) (1468-1522), estis aŭstra humanisto, genealogo, poeto kaj historiografo, profesoro pri matematiko en la Universitato de Ingolstadt kaj astronomio en la Universitato de Vieno. En 1515, kunlabore kun Alberto Durero (1471-1528), li dezajnis la unuan perspektivan vidaĵon de la tersurfaco vidatan el la ĉielo, nome, ĝi estis ia globobildo dediĉita al la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519) al kiu li laboris dum pli ol dekses jaroj. Membro de la Danuba Societo[1], li estis plurfaka geniulo kun rara erudicio. Astronomio estis lia speciala hobio kaj li estis talentoplena pri fabrikado de instrumentoj. Li faris parton de la humanisma rondo ligita al la kortego de Maksimiliano la 1-a.
Rapidaj faktoj Johannes Stabius(1468-1522), Persona informo ...
Johannes Stabius (1468-1522) | ||
---|---|---|
Blazonŝildo de Johano Stabio, kreita de Alberto Durero | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1468 en Hueb, apud Steyr, Aŭstrio | |
Morto | 1-a de januaro 1522 en Graz, Aŭstrio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio • Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Ingolstadt Universitato de Vieno | |
Profesio | ||
Okupo | kartografo • geografo • verkisto • universitata instruisto • natursciencisto • humanisto • matematikisto • astronomo vd | |
Laborkampo | kartografio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi