From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Marbachius (1521-1581) estis germana teologo, reformisto, polemikisto kaj konfesprenanto. Li estis profesoro pri teologio en la Universitato de Hajdelbergo kaj estro en la Eklezio de Strasburgo inter 1553 kaj 1581. Li estis lernanto de Marteno Lutero kaj vivis en lia hejmo. Li estis forta oponanto de la sekvantaro de Kasparo Ŝvenkfeldo (1489-1561) kontraŭ kiuj li eldiris sinsekve sep predikojn ekde 1556, kaj ankaŭ kontraŭ la anabaptistoj[1].
Johano Marbaĥo | ||
---|---|---|
germana teologo, reformisto kaj konfesprenanto. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-a de aprilo 1521 en Lindau, Bavario, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 17-a de aprilo 1581 en Strasburgo, Sankta Romia Imperio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Universitato de Wittenberg | |
Familio | ||
Infanoj | Philipp Marbach (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo vd | |
Aktiva en | Strasburgo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1551, li estis sendita kiel reprezentanto de la eklezio de Strasburgo al la Koncilio de Trento. Ĝis la foriro de Marteno Bucero (1491-1551) al Anglio (1549), Marbaĥo havis bonajn rilatojn kun li kiel agnoskita estro de la Eklezio de Strasburgo, kaj restanta kiel regulara korespondanto[2]. Tamen, iom post iom, Marbako disvolvis pli ekskluzivan luteranismon ol tiu reprezentita de aliaj reformistoj de Strasburgo. Pietro Martire Vermigli (1499-1562)[3] kaj Hieronimo Zanko (1560- 1590)[4] estis du teologoj kaj gimnaziaj instruistoj kiuj devis fuĝi pro lia influo. En 1556, li estis invitita de Oto Henriko (1502-1559), palatina elektisto, por fari eklezienketon en liaj teritorioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.