Johann Georg Wirsung
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Georg WIRSUNG (1589-1643) estis germana anatomo kaj kuracisto, dum longa tempo li estis prosektoro[1] en Padovo, kie li ricevis sian doktorecon, en 1630. Li ĉiam ricevis apogon de la profesoro pri anatomio Johann Vesling (1598-1649)[2]. Li estas rememorigita pro la malkovro, kiun li faris en la 2-a de marto 1642, de la pankreata dukto[3], hodiaŭ konata kiel dukto de Virsungo[4], dum la dissekcado de Zuane Viaro della Badia, viro kiu estis kondamnita pro murdo kaj pendumita en la Placo de Vino, Padovo, en la 1-a de marto 1642. Anstataŭ publikigi la rezultojn de sia malkovro, li desegnis skizon de la dukto sur kupra plato, el kiu li faris sep kopiojn, kaj sekve disvastigis ilin al la ĉefaj anatomoj en la tuta Eŭropo[5].
Johann Georg Wirsung | ||
---|---|---|
Desegno de pankreato farita de Virsungo. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-a de julio 1589 en Aŭgsburgo, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 22-a de aŭgusto 1643 en Padovo, Italio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Altdorf Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto anatomo patologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Du studentoj ĉeestis la dissekcadon, Thomas Bartholin (1616-1680)[6] el Danio, kaj Moritz Hofmann (1621-1698) el Germanio, krom la propra Johann Vesling (1598-1649).
Virsungo estis murdita n 1643 de Giacomo Cambier, supozeble kiel rezulto de argumento rilate al la vera malkovrinto de la pankreata dukto. Kvin jarojn post la morto de Virsungo, Maŭrico Hofmano (1621-1698) asertis ke la murdinto, kaj ne Virsungo, estis malkovrinta la pankreatan dukton dum dissekcado de meleagro, en septembro 1641.