From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas Bartholin (1616-1680) (* Kopenhago, en la 20-a de oktobro 1616 - Kopenhago, en la 4-a de decembro 1680) estis dana kuracisto, anatomo, matematikisto kaj teologo.
Thomas Bartholinus (1616-1680) | ||
---|---|---|
medicus Danicus | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-a de oktobro 1616 en Kopenhago, Danio | |
Morto | 4-a de decembro 1680 en Kopenhago, Danio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Loĝloko | Danio vd | |
Ŝtataneco | Danio-Norvegio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Kopenhago | |
Familio | ||
Patro | Caspar Bartholin vd | |
Gefratoj | Rasmus Bartholin vd | |
Infanoj | Caspar Bartholin, Thomas Bartholin vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto anatomo bibliotekisto teologo matematikisto astronomo vd | |
Laborkampo | Medicino kaj anatomio vd | |
Doktoreca konsilisto | Franciscus Sylvius vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estas fame konata dank'al la malkovro de la limfa sistemo[1] en homoj kaj la plibonigoj pri la teorio pri anestezio per refreŝiĝado, la unua kiu science ĝin priskribis.
Thomas Bartholin devenis el familio kiu famiĝis dank'al ties pioniraj sciencistoj, kie dekdu el ili fariĝis profesoroj en la Universitato de Kopenhago. Tri generacioj el la familio Bartholin faris signifoplenajn kontribuaĵojn al anatomia scienco kaj medicino en la 17-a kaj 18-a jarcentoj: la patro de Bartholin, Caspar Bartholin, la Maljuna (1585-1629)[2], sia frato Rasmus Bartholin (1625-1698)[3] kaj sia filo Caspar Bartholin, la Juna (1655-1738)[4]. La filo de Bartholin, Thomas Bartholin, la Juna (1659-1690)[5] fariĝis profesoro en la Universitato de Kopenhago kaj pli malfrue nomumiĝis reĝa antikvaĵisto kaj sekretario de la reĝaj arkivoj.
Caspar Bartholin, lia patro, publikigis la unuan kolekton da anatomiaj verkoj en 1611. Ĉi-laboro pli malfrue estis pligrandigita, ilustrita kaj reviziita de Thomas Bartholin, fariĝinte la modelan referencon pri anatomio. Lia filo majstre aldonis ĝisdatigojn rilate al la teorio pri sangocirkulado de Harvey kaj la limfa sistemo. En 1644, Bartholin vizitis la botanikiston Pietro Castelli (1574-1662)[6], en Mesino.
En 1663, li aĉetis bienon en Hagestedgård, kiu bruliĝis en 1670, detruinte lian bibliotekon, kie ruiniĝis multaj el liaj manuskriptoj. La reĝo Kristiano la 5-a nomumis lin kiel lia privata kuracisto aldone al signifoplena salajro kaj liberigis la bienon de impostaro kiel repago por la perdoj. En 1680, la sano de Bartholin malboniĝis, la bieno estis vendita, kaj li revenis al Kopenhago, kie li mortis. Li estis sepultita en la Preĝejo de Nia Sinjorino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.