![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/Joe_Hisaishi_2011.jpg/640px-Joe_Hisaishi_2011.jpg&w=640&q=50)
Joe Hisaishi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joe HISAISHI[1] (japane: 久石譲, prononcata kiel [hisaiŝi ĵoŭ]) estas japana komponisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Joe Hisaishi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | 藤澤 守 |
Aliaj nomoj | Joe |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1950 (1950-12-06) (73-jaraĝa) en Nakano, Gubernio Nagano, ![]() |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio ![]() |
Alma mater | Muzika Altlernejo Kunitaĉi ![]() |
Familio | |
Infano | Mai Fujisawa (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto aranĝisto muzikdirektoro filmkomponisto kompostisto kantisto dirigento universitata instruisto pianisto filmreĝisoro ![]() |
Verkoj | Naŭsika el la Venta Valo Mia najbaro Totoro Majo no takkyūbin La vojaĝo de Ĉihiro Hauru no ugoku shiro |
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6d/2008-03-14_Joe_Hisaishi.jpg/320px-2008-03-14_Joe_Hisaishi.jpg)
Li naskiĝis la 6-an de decembro 1950 en Nakano, gubernio Nagano. Lia vera nomo estas FUJISAWA Mamoru (藤澤 守 [fuĝisaŭa mamoru]), kaj li elektis sian pseŭdonimon "久石譲" kies alternativa legmaniero estas "kuiŝi ĝo", kiu similas al la nomo de usona ĵazmuzikisto Quincy Jones ([kŭinsi ĝons]). Tamen, li ne speciale ŝatis lin kaj la nomo ne havis profundan signifon.[2]
Li precipe komponas muzikon por filmoj; ekde lia unua provo en tiun ĝenron en 1984 kun Nausicaä de la Venta Valo de direktoro Miyazaki Hayao, li komponis la muzikon por preskaŭ la tuta verkaro de Miyazaki.