From Wikipedia, the free encyclopedia
Joakimo el Fiore (itale Gioacchino da Fiore) (1135-1202) estis abato naskiĝinta en Kalabrio en la Mezepoko. Liaj sekvantoj, nome "joakimistoj", iniciatis heterodoksan movadon kiu proponis striktan obeon de la Regulo de Franciskanoj.
Joakimo el Fiore | |||||
---|---|---|---|---|---|
Abato Joakimo de Fiore laŭ ĉizaĵo de 16-a jarcento | |||||
Persona informo | |||||
Ioachim Florensis | |||||
Naskiĝo | Ĉirkaŭ 1130 en Celico, Reĝlando Sicilio | ||||
Morto | 30-a de marto 1202 en Pietrafitta, Reĝlando Sicilio | ||||
Tombo | San Giovanni in Fiore Abbey (en) vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino • Medieval Italian vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joakimo de Fiore ĝuis bonhavajn kondiĉojn: la patro Maŭro fakte estis tabulario aŭ notario. Iam oni opiniis ke lia familio havis judajn originojn eble por kompreni lian bonvoleman sintenon rilate judismon.
Joakimo naskiĝis en Celico: la patra domo [1] estas hodiaŭ historie lokigita kie nun situas la preĝejo de la ĉielerinta Madono, konstruita certe antaŭ la la jaro 1421 en la perimetro de naskiĝohejmo de la abato Joakimo. Li ricevis la unuajn edukajn rudimentojn en lernejo de la najbara urbo Kosenca.
Plej baldaŭ li estis sendita de la patro kun oficii, ĉiam en Kosenco, en la ofico de la Ekzekutisto de Kalabrio. Pro kontrastoj ekestintaj en la labora posteno, li iris okupiĝi ĉe la Tribunalo de Kosenco. Sekve la patro sukcesis akirigi al li postenon ĉe la normana kortego en Palermo, kie Joakimo laboris antaŭe ĉeflanke de la ĉefo de la monfarejo, kun notarioj Santoro kaj Pellegrino kaj fine kun la Kanciliero de Palermo, la Ĉefepiskopo Stefano de Perche. Ne akordiĝinte ankaŭ kun tiu ĉi, li decidis definitive foriri el la Reĝa Kortego por pilgrimi al Sankta Tero.
Eble dum tiu vojaĝo Joakimo maturigis profundan malintereson por la teraj aferoj kaj ekis sin dediĉi al la studo de la Sanktaj Skriboj. Reveninte patrujen, la junulo retiriĝis antaŭe en groto najbare de itala-greka monaĥejo deklive de la monto Etna, poste kun sia kunulo revenis al Guarassano, nemalproksime de Kosenco. Ĉi-tie li estis rekonita kaj devigita renkonti la patron, kiu lin jam konsideris disperdiĝinta. Al la patro konfesis ke mem ĉesis labori ĉe la normana reĝo por servi al la „Reĝo de la Reĝoj“ (Dio). Li gastiĝis laŭ unu jaro kaj duono ĉe loka abatejo de kie malproksimiĝis por ekprediki al la popolo, kaj lokiĝis rande de vadejo de la torento Sardo.
Ĉar tiutempe la predikado el la buŝo de laiko ne estis laŭjure akceptita, Joakimo petis al episkopo de Katanzaro urbo de Kalabrio) kaj obtenis esti ordinita sacerdoto. Dum la vojaĝo al Katanzaro gastiĝis ĉe la monaĥejo de Sankta Maria de Corazzo, kie renkontis grekan monaĥon kiu lin metis antaŭ la la parabolon de la talantoj (Mateo 25,14) lin riproĉante pro neglekto profitigi la donitajn dotojn.
Nemulte post li decidis vestiĝi per la monaĥa froko en la sama monaĥejo kiu tiutempe estis regata de beatulo Colombano[2] kaj inspiriĝis al la regulo de Cistercianoj.
Laŭ la plej fidindaj fontoj, Joakimo en 1177 estis elektita abato de la sama monaĥejo, sed li tuj rezignis kaj rifuĝiĝis ĉe alian monaĥejon ĉar li ambiciis nur havi okazon kaj aparatojn por studi la Biblion. Sed influaj homoj tiom insistis ke li fine akceptis abate regi la najbaran monaĥejon de Sambucina, tiam vere mizeran.
Lia oficiado kiel abato lin enkondukis viziti la Abatejo de Casamati (Latio), eble en 1182 aŭ 1184. Dum tiu periodo Joakimo renkontis papon Lucio la 3-an kiu lin kuraĝigis verki („licentia skribendi“): kion ekfaris tuj, en Casamari, per la helpo de skribistoj Johano, Nikolao kaj Luko, ekante el siaj precipaj verkoj: „Akordo inter la malnova kaj nova testamentoj“ kaj „Traktado pri Apokalipso“.
En 1186-1187 li iris al Verono kie renkontis papon Urbanon la 3-an. Reveninte, pro graŭlado de la monaĥaro malkontenta pri lia ofta malĉeesto el la monaĥejo li retiriĝis en Pietralata, forlasante por ĉiam la gvidon de la monaĥejo.
Al Petralata, nekonata loko, de Joakimo baptita Petra Olei (Oleoŝtono), komencis alflui nombraj ŝatantoj de lia asketa kaj studema vivo, inter kiuj elstaris Raniero el Ponza, kiu poste estis oficigita papa legato en Francio kaj Hispanio sub la papado de Inocento la 3-a. Baldaŭ Pietralata fariĝis nekapabla gastigi lian sekvantaron, pro tio Joakimo serĉis kaj trovis, 1188, en altebenaĵo Sila (Kalabrio) areon taŭgan por ekestabli monaĥan kunvivejon, kiu fariĝis la unua monaĥejo de la nova kongregacio.
Post kelkaj kontrastoj kun la normana kortego de Palermo Vilhelmo la 2-a, ties posteulo Tankredo decidis permesi la setlejon kaj pro tio koncedis helpon per 300 ŝafoj kaj 30 mezurojn da tritiko. De tiam komenciĝis la florado de la kongregacio florenta. [3]
En tiu tempo, post akordo kun Enriko la 4-a, Joakimo fondis monaĥejojn de Bonoligno kaj Tassitano, kaj plie akiris aliajn monaĥejojn jam ital-grekajn. Rajtigita per tiuj materiaj kaj spiritaj atingoj, Joakimo alvenis al Romo kaj konvinkis la tiaman papon, nome Celesteno la 3-a, aprobi la Florentan Kongregacion kaj ties instituciojn (25-a de aŭgusto de 1196).
La florentaj monaĥoj daŭrigis igi setleblaj la teritoriojn al ili asignitajn kaj, por ke "Fiorelando" estu organizita laŭ la Tabelo 12a (Vidu sube), pasigis al kultivado la ĉirkaŭmonaĥejajn teritoriojn eble altirante grupojn de laikoj konsentintaj en la projekto „novus ordo“ (Nova Ordo). Tial, per la akvo de la rivero Garga, pere de kanalo dirita abateja, fekundis antaŭe la zonojn de Bonoligno kaj poste Faradomus.
Naskiĝis ankaŭ kontrastoj, pro dokumentoj neklaraj rilate propraĵojn sur kiuj eklaboris la Florentoj kaj okazis ke aliaj monaĥoj de proksimaj monaĥejoj uzis la manojn por forigi la novajn renovigantojn de spirito de pli rigora monaĥa vivo, kaj ankaŭ detruis iliajn apenaŭ pretigitajn masonaĵojn. Tamen la florentoj daŭriĝis laŭ sia iniciato dum vivis ilia fondinto.
Joakimo forpasis la 30an de marto de 1202 ĉe Canale de Pietrafitta kaj entombigita en la Florenta tieja monaĥejo. Liaj korpaj restaĵoj estis translokigitaj en la preĝejon de la abatejo de Sankta Johano en Fiore.
Dum la regado de la posteulo de Joakimo, abato Matero Votari (1202-1234), la florenta ordeno povis gloriiĝi pri ĉirkaŭ cento da filioj (preĝejoj, abatejoj, monaĥejoj) en Kalabrio, Kampanjo, Latio, Toskanio, kun rentoj el Anglio kaj Irlando.
Lia morto havis grandan eĥon en la kristana medio ĉar dum sia vivo Joakimo renkontis multajn politike kaj kulture influajn personulojn en kiuj lasadis impreson de granda kulturo kun granda sankteco.
La sekvantaro de Joakimo, tuj post lia morto, disvastigis biografion, verkojn kaj atestaĵojn pri mirakloj havitaj per lia propeto, cele proponi kanonizon. Tiu unua provo praktike abortis eble pro dispozicioj de la Kvara Laterana Koncilio kiu en 1215 deklari herezaj iujn frazojn kontraŭ Petro Lombarda entenataj en pamfleto maljuste atribuita al Joakimo el Fiore.
Dante Alighieri, en la Dia Komedio, enŝovis Joakimon el Fiore en la 12-a kanto de Paradizo (vv.140-141) inter la aro de Beatuloj, apud Sankta Bonaventura, Rabano Maŭro kaj Sankta Tomaso de Akvino. El tio dedukteblas la estimo de Dante 110 jarojn post lia morto.
Dua provo pri ekkanonizo estis plenumita en 1346 de la abato Petro de la abatejo de Fiore, kiu vojaĝis al Avinjono por prezenti al la papo la tuta dokumentaron de mirakloj havigitaj per propeto de abato Joakimo kaj dum lia vivo kaj postmorte.
Estas konate ke la Cistercanoj, kiam la florenta ordeno estis asociigita al tiu cisterca, provis honoris Joakimon per la titolo "beatulo" allaborante ankaŭ specialan preĝan antifonon: kion tamen ne aprobis la loka episkopo kiu tion denuncis al la inkvizicio. La afero damaĝis ne malmulte la kaŭzon pro problemoj rilataj al kulto kaj relikvoj, pri kiuj tiam la eklezio provis enirigi severajn normojn.
Nun, sprone de la sepa datreveno de la morto, la Kosenca diocezo repritraktis la aferon: la kanonizo de Joakimo superis la unuan stadion (dioceza aprobo) kaj nun ĝi estas reekzamenenda ĉe la komisaroj de la Kongregacio por la Kanonizoj
Joakimo, instigita de papo Lucio la 3-a, metis ankaŭ en paĝojn sian originalan interpreton pri la Sankta Skriboj. Jen la precipaj:
Al tiuj aldonendas:
Al li estas atribuitaj ankaŭ:
La Joakima teoremo, forĝita per obseda kalkulo de datoj kaj generacioj, kiuj foje ne havas tempan spacon, kunfluas en la montradon ke la tempo por la savo estas prokrastita. Ĝis kiam prokrastita? Joakimo deklaras ke mem tion ne scias, sed fidas ke mem aŭ aliaj atingos tiun scion esplorante pliprofunde la Skribojn.
Ĉu Joakimo estis jarmilisto? Ĉar li, interpretante la 20an ĉapitron de la apokalipso, kritikas tiujn kiuj apogiĝas sur ĝi ((Ap 20, 2-7), por determini la mondofiniĝon, certe ne.
Ene de siaj obsedaj, kronake jarmilecaj, kalkuloj, Joakimo elpensis ankaŭ skemon de estonta religia vivo, en epoko de la Spirito, resumitan en tebelo 12a de Liber Figurarum. Ĝi priskribas idealan religian kongregacion-kunvivejon, kunigitan en ideala setlejo nomata Monasterium (latine por „monaĥejo“), formita de sep grupoj havantaj religiulojn (monaĥojn) kaj laikojn, geedzojn kaj infanojn, pastrojn kaj manlaboristojn... kiuj iam estis ĉe marĝenoj de la civila vivo.
La Tramsiro de unu al aliaj de la sep gradoj de perfekteco estas malfermita al ĉiuj, kiuj, kiel en spirita ideala Jerusalemo, estos regata de unika Abato.
La modelo de Monasterium estis de tuj taksata, ĉe multaj, brila fantazio, ĉe aliaj „profetio“, ĉe aliaj „akuzo pri nerigoreco de la tiama eklesio“. Kaj ŝajnis ankaŭ ke ekzaltado de la "spiriteco" ekskludu, aŭ per ĝi malpliiĝu, la devon obei al la hierarkio. Kutime tamen tiu kritiko ekskludis ke tion estis lia celo.
La malsimpla, kaj ennoviga, „teologio de la historio“ generis tensiojn, aparte en la teologia Pariza Skolo, kiu distingiĝos pro aparta opono al Joakimismo.
En 1215 la Kvara Laterana Koncilio deklaris herezaj iujn frazojn, erare atribuitajn al Joakimo el Fiore, skribe lanĉitajn kontraŭ verkon de Petro Lombarda koncernantajn la Triunuon. El tiu miskompreno elflui aliaj ĝis kiam la papo mem Inocento la 3-a per buleo de de 1216 informis ke la Abato Joakimo estas konsiderita vera katoliko (eum virum catholicum reputamus). Per similaj vortoj eksprimiĝis per samsenca buleo de 1220 Honorio la 3-a kiu ankaŭ ordonis al la episkopo de Kosenco defendi la Florentan Ordenon kontraŭ senmotivaj akuzoj.
Laŭlonge de jarcentoj la penso de Joakimo estis studita, publikigita kaj disvastigita. Eblas distingi du grupojn:
La teologia kontrasto, pro la eminenteco de teologoj kaj kulturaj personuloj pritraktantaj, daŭris longatempe. Intertempe tiu penso tuŝis kaj penetris italajn kaj francajn franciskanojn kiel
Aliaj influaj homoj estis:
Inter la plej famaj troviĝas ankaŭ:
Kvankam diversaj adeptoj de franciskana „Spirituala“ Movado ricevis kondamnojn pro ilia volo devigi la eklezion tutan pensi kaj vivi laŭ la „intuicioj“ de la abato de Fiore, Joakimo estis ekzaltita diversmaniere. Ekzemple,
Direndas, konklude, ke se la ideoj de Joakimo funde respektas la katolikan kredon, iuj liaj sekvantoj facile akcentis aspektojn kiuj apudas al ekscesoj apudigantaj al malpliplaĉaj, en la eklezio katolika, ekskluzivismoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.