From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean Marot [ʒɑ̃ ma'ʁo] (1450-1526) estis franca komponisto, kronikisto, poeto kaj retorikulo, patro de Clément Marot (1496-1544), influita de la mezepoka poezio, ĉefe de Martin Le Franc (1410-1461), Jean de Meung (1240-1305), Kristina de Pizano (1363-1434), Alain Chartier (1385-1430) kaj aliaj[1], vivis en la kortegoj de Ludoviko la 12-a (1462-1515) kaj Francisko la 1-a (1494-1547), kaj apartenas al grupo konata kiel la grandaj retorikuloj[2] kune kun Jean Molinet (1435-1507), Jean Meschinot (1420-1591), Jehan Robertet (1405-1492), Georges Chastelain (1405-1475) kaj aliaj, pli konata pro siaj du vojaĝoj.
Jean Marot | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jean Marot | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1450 en Mathieu | |
Morto | 1-an de januaro 1526 (76-jaraĝa) en Parizo | |
Lingvoj | franca • meza franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Infanoj | Clément Marot vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia preferata romano estis La Romano de la Rozo kaj pro lia bona konduto kaj talento kiel poeto, li meritis la atenton de Ana de Bretonio (1477-1514), estonta edzino de Ludoviko la 12-a (1462-1515), kaj, en 1506, li fariĝis ŝia sekretario kaj elektita poeto. De ŝi komisiita, li partoprenis en du ekspedicioj de la reĝo Ludoviko la 12-a al Ĝenovo kaj Venecio, kiujn li eternigis en siaj du verkoj: "Vojaĝo al Ĝenovo" kaj "Vojaĝo al Venecio", kie liaj fantazioj ne mallumigis la historian precizecon.
En 1515, okaze de la morto de Ludoviko, li ekaktivas serve de la reĝo Francisko la 1-a (1494-1547), kiel paĝio kaj ĉambristo, kaj donis al sia majstro dediĉo-pruvon, komponante al li poemon kie la Nobelaro, la Eklezio kaj la Laboristaro, la tri ordenoj kiuj devas defendi la kaŭzon de la suvereno, estis malkontentaj pro la kreado de novaj impostoj.
Lia patro Clément Marot, renoma poeto, ankaŭ estis protektito far Ana de Bretonio, kaj lia filo Michel Marot same estis poeto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.