belga komponisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean Hautstont estis belga komponisto kaj esperantisto[1]. Li naskiĝis la 13-an de decembro 1867 en Bruselo (Belgio). La dato kaj loko de lia morto ne estas konataj. En januaro 1905 lia lirika dramo Lidia estis premiere prezentita kaj poste li komponis la lirikan dramon Résurrection, bazita sur verko de Lev Tolstoi. En 1907 li publikigis en Parizo la libreton Notation musicale autonome (Aŭtonoma Muziknotado), kiu celi s ĝeneralan revizion de la muzika signaro. En posta jaro ĝi aperis en ĉina traduko (tradukisto estis M. Li Yu-Yîng). En 1913 li publikigis Solfège[2].
Jean Hautstont | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1867 en Bruselo |
Morto | |
Lingvoj | franca • Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Reĝa Konservatorio de Bruselo |
Okupo | |
Okupo | komponisto esperantisto |
En 1936 li estis membro de SACEM (Societo de Aŭtoroj, Komponistoj kaj Muzikaj Eldonejoj).
La 8-an de aprilo 1913 li verkis nacian himnon por la emerĝanta Respubliko Ĉinio. La Kanto al la simpatia nubo (卿 雲 歌, Pinyin: Qingng yún gē, laŭvorte "Simpatia Nuba Kanto") estas la titolo de du historiaj naciaj himnoj de la Respubliko Ĉinio. La unua versio, komponita de Jean Hautstont kiam li estis en 1896 en Ĉinio estis en uzo de 1913 ĝis 1915 kiel provizora himno[3] ĝis alia versio ekaperis la 23-an de majo 1915 tekstverkite de Yin Chang (廕昌) kaj sur muziko de Wang Lu (王露). Poste ree ŝanĝis la himno, nun denove alia versio de La dua versio de La Kanto al la simpatia nubo verkita de Xiao Youmei kiu estis uzata de 1921 ĝis 1928 kiel oficiala nacia himno. La tekstoj de ambaŭ kantoj estis bazitaj sur komentoj de Shang Shu (尚书 大 传) notitaj fare de Fu Sheng en 200-100 aK. 卿 雲 歌 (simpatia nubo) reprezentas ĉielon kaj bonŝancon en la ĉina kulturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.