Japana lingvo per latinaj literoj
skribado de la japana lingvo per la latina alfabeto From Wikipedia, the free encyclopedia
skribado de la japana lingvo per la latina alfabeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Latin-litera transskribo de japana lingvo estas japane nomata ローマ字 (IFA:[ɽóːmadʑi], hepburn-sisteme rōmaji, kunrei-sisteme rômazi, esperanto-sisteme romaĵi aŭ romaĝi).
Japana lingvo per latinaj literoj | ||
---|---|---|
Tipo |
alfabeto | |
ortografia transskribo | ||
Dum | nekonata - nuntempe | |
Estas du ĉefaj manieroj: Hepurn-sistemo kaj Kunrei-sistemo. Estas ankaŭ normoj difinitaj japane kaj internacie. Sed en diversaj praktikaj okazoj multaj emas sekvi Hepburnan transskribon. Tial la latin-litera transskribado de japana lingvo ne estas sufiĉe bone unuigita.
Aperis en 1954 Arkivigite je 2010-07-27 per la retarkivo Wayback Machine. Tiu ĉi normo (Nihon-siki) konsistas el du tabeloj. La Unua Tabelo montras la principan transskribon. Kaj la Dua Tabelo montras Hepburnan transskribon, kiel la kompromisa suplemento por malfacile ŝanĝeblaj transskribaĵoj jam kutimaj.
La Unua Tabelo estas pli bone akorda al la japanlingva sistemo kaj facile komprenebla por japanoj, kvankam ĝustaj prononcoj de iuj transskribaĵoj estas nediveneblaj por tiuj sensciaj pri la japana lingvo. Oni ĝenerale nomas la transskribadon laŭ tiu ĉi Unua Tabelo kiel "Kunrei-Siki" (訓令式, "dekreta sistemo").
Oni ĝenerale nomas la transskribadon laŭ tiu ĉi Dua Tabelo kiel "Hebon (Hepburn)-Shiki (ヘボン式, "sistemo fare de Hepburn"). Sed kiam oni ĝenerale parolas pri tiu ĉi Sistemo Hepburn, la transskriba sistemo ne strikte sekvas al la Dua Tabelo. La normo permesas la uzon de Hepburnan sistemon "kiam oni devas uzi en internacia kunteksto aŭ ne povas ŝanĝi konvencian praktikon".[1]
Estas ankaŭ internacia normo ISO3602, kiu baziĝas sur la Dekreta Sistemo supre menciita.
Propono en 1985 Arkivigite je 2006-12-06 per la retarkivo Wayback Machine. Oficiala nomo estas proponata ĉe .
La transskribo de japana nomo en pasporto estas principe la hepburna. Oni povas peti por alia latina literumo kiam oni unue kreas pasporton kun certa kialo. Ankaŭ oni ne povus havi samtempe kreditkartojn kaj pasportojn kun malsamaj literumoj.
Nun ekzistas diversaj transskribaj sistemoj krom la supre menciitaj "normoj".
Sed antaŭ la dua mondmilito la transskribado estis iusence unuigita per japaneca regulo. Sed post la Dua Mondmilito usona armeo tiam reganta Japanion ŝanĝis la transskribon al pli angleca.[mankas fonto] Kaj paralele kun la prospero de Usono post la Dua Mondmilito la influo de la angla lingvo pli kaj pli fortiĝis ankaŭ en Japanio.
Tiele en nunaj praktikaj okazoj en Japanio, ekzemple ĉe voj-indikiloj troveblaj sur stratoj, en stacidomoj, kaj en aliaj publikaj lokoj plej parte da transskriboj baziĝas sur la t.n. Sistemo de Hepburn -- "t.n.", ĉar iliaj transskribaj reguloj estas ne bone unuigitaj pri longaj vokaloj kaj la N-sono "ン". Sed tia hepburna varianto estas multe pli malgranda ol la malsameco inter individuaj manieroj kiujn asertas kelkaj japanaj esperantistoj (Vidu sube).
Multaj (sed ne ĉiuj) japanaj esperantistoj sekvas la Dekretan Sistemon pli japanecan, ĉar tio estas pli oportuna por "esprimi japanan lingvon".[Dubinda teksto] Sed ilia sinteno ne estas plimulta tendenco en Japanio, ĉar la Sistemo de Hepburn estas pli uzata en la reala mondo. Ili emas aserti, ke la hepburna transskribo estas la granda influo de angla lingvo. Tamen la konsonanta paro "ch" (por [ĉ]), kiu estas la karaktero de la hepburna kaj kritikita kiel "angleca", estas ankaŭ uzataj en la vjetnama, svahila, okcitana kaj ĉefa transskrib-sistemoj de la korea kaj ĉina; "sh" (por [ŝ]) en la svahila, albana kaj lingala; kaj "j" (por [ĝ] aŭ [ĵ]) estas ankaŭ uzata en la indonesia, turkmena kaj portugala.
Iu esperantistoj asertas uzi Esperantan alfabeton (Esuperanto-ŝiki romaĵi, エスペラント式ローマ字) por skribi japanajn nomojn. Tio klopodas montri la prononcon de la japana. Sed ĝi malsukcesas unuigi jenajn variantojn.
Esperanto | Kutima japana | Rondaj kanaoj (Hiragana) | Transskribo | |||
---|---|---|---|---|---|---|
Esperantaliterumoj | Hepburn-sistemo | Kunrei-sistemo | ||||
Romaj literoj (latina alfabeto) | ローマ字 | ろーまじ | romaĵi/roomaĵi/romaĝi/roomaĝi | rōmaji | rômazi | |
Monto Fuĵi | 富士山 | ふじさん | Fuĵisan/Fuĝisan | Fujisan | Huzisan | |
Speco de verda teo | 抹茶 | まっちゃ | matĉa/maĉĉa | matcha | mattya | |
Guberniestro | 知事 | ちじ | ĉiĵi/ĉiĝi | chiji | tizi | |
mallongiĝi | 縮む | ちぢむ | ĉiĝimu/ĉiĵimu | chijimu | tizimu (kunrei)/tidimu (nihon) | |
daŭri | 続く | つづく | cuzuku | tsuzuku | tuzuku (kunrei)/tuduku (nihon) | |
tempo | 時間 | じかん | ĝikan/ĵikan | jikan | zikan | |
ilustrita enciklopedio | 図鑑 | ずかん | zukan/dzukan | zukan | zukan | |
trajno | 列車 | れっしゃ | resŝa/reŝŝa | ressha | ressya | |
doĝbolo (anlge: dodgeball) | ドッジボール/ドッヂボール | どっじぼーる/どっぢぼーる | doĵĵibooru/doĝĝiboor(u) | dojjibōru | dozzibôru (kunrei)/doddibôru (nihon) | |
lasta poŝtelefono | 最新携帯電話 | さいしんけいたいでんわ | saiŝin keitaidenŭa / sajŝin kejtajdenŭa | saishin keitaidenwa | saisin keitaidenwa | |
ĉeriza suko | サクランボジュース | さくらんぼじゅーす | sakurambo ĵuusu/sak(u)rambo ĝuus(u) | sakurambo jūsu | sakuranbo zyûsu |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.