Jakobeno
radikala grupo dum la Franca Revolucio / From Wikipedia, the free encyclopedia
En la kunteksto de la Franca revolucio de 1789, Jakobeno estis membro de politika grupo de la Nacia Asembleo nomita Klubo de la Jakobenoj aŭ Société des Amis de la Constitution. Ĝi nomiĝis tiele ĉar ĝi kunsidis en la ejo de eksa monaĥejo ĉe la strato de Saint-Jacques (Sankta Jakobo) aŭ strato kies anoj ricevis tiun nomon pro la iama monaĥejo. Eĉ kiam la grupo ankoraŭ ekzistis, la nomo jakobeno aplikiĝis al tiuj radikaluloj kiuj apogas ekstremajn revoluciajn opiniojn. En la nuntempa Francio tamen oni uzas la terminon jakobenismo por aludi al centralisma koncepto de la Respubliko, respektive de la ŝtato.